Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Thursday, September 29, 2022, 17:57 (575天前)

Gao la olda* estas mia najbaro. Ni najbaris dek kvin jarojn, de unu muro disigate.

Gao la olda, 50-jara, etstatura, graseta, honesta kaj timida, afabla, ĉiam kun honesta rideto ĉirkaŭ la buŝo; lia edzino, ol li pli juna unu aŭ du jarojn kaj pli alta duonan kapon.

Gao la olda, kiom obeema tiom cedema, eĉ ne scius rezisti kaj ĝemi, kiam oni pingle pikus lin. Estas kvazaŭ li ĉiam estas sub la ŝuo de sia edzino. Li malhavas la decidan voĉon. Li estas nenio alia ol nulo en la okuloj de sia edzino. Lia edzino, kvazaŭ denaska megero, kun lango akra kaj lerta, ĉiam havas la lastan vorton, emante montri sin kapabla kaj okupiĝi pri io ajn ene kaj ekstere. Ŝi diras unu, do unu; ŝi diras du, do du. Gao la olda neniam kuraĝas nei aŭ riposti. Najbaroj ofte ŝutas al li laŭdojn kiel antaŭ lia vizaĝo, tiel ankaŭ post lia dorso, ke li estas aŭtentika bonulo.

Kverelo okazas inter ili ĉiun trian aŭ kvaran tagon. Oni diras, "Ĉio havas kaŭzon." Sed mi ne havas ideon, pro kio ili kverelas inter si.

——
*Gao la olda = Gao la maljuna = Laŭ Gaŭ = 老高 olda (maljuna): Laŭ la ĉina kutimo, oni ŝatas meti la vorton "olda (maljuna)" antaŭ familian nomon de viro por montri intimecon.

(2022/9/29 Nefinita kaj daŭrigota)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum