《MARTA 》(81)(82)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, January 27, 2023, 07:05 (448天前)

《MARTA 》(81)

Evelino forte ekridis.

— Mi tion scias! — ŝi diris, ridegante senhalte.

— Kaj ke se mi estus sur via loko, — diris plue Mario, — mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio ili aspektus multe pli konvene ...

— Mi tion scias, mi scias! — diris la mastrino, ĉiam ridegante.

— Kaj sur ilian lokon, — finis Mario, — mi prenus virinojn, kiuj havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni ...

Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda seriozeco.

— Kara Mario! — ŝi diris, — tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj ... ili ja estas patroj de familioj ...

Nun Mario ekridetis.

— Mia kara, — ŝi diris, — mi devas denove fari uzon el la rajtoj de kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon, kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne restigus post vi kapitalon. ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona direktado de la malpli aĝaj gefratoj?

Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan respondon.

《MARTA 》(82)

— Certe eĉ krom tiuj motivoj, — ŝi diris, levante la okulojn, — ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?

— Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj, difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon, havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem konvinkiĝis ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino, kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj, kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta penso aperus en ŝia kapo ...

— Kara Mario! — ekkriis Evelino, — tion, kion vi diris, oni per nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj ... tiel facilanimaj ...

— Ĝi estas vero, — respondis Mario, serioze rigardante sian estintan koleginon, — sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas nun nek facilanima, nek nehonesta ... tamen se, petegante laboron kvazaŭ almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco.

— Vi denove alpremas min al muro! — diris la mastrino de la magazeno, — bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin interesas, estas modelo kaj enkorbiĝo de virto, de seriozeco, de honesteco ... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne permesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: "nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori".

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum