《MARTA 》(95)(96)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, February 03, 2023, 07:37 (442天前)

《MARTA 》(95)

— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos ... Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis: — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsano! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: — La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa ...

— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono ... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon ... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton ...

《MARTA 》(96)

— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas ... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi ... cetere sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi ...

— Ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta.

— Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema; krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon, kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam pri ... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone, sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis ... neniu ŝin volis preni ... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis ... Cetere ŝi nenion bone povoscias ... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto, la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon ... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon ... Fine antaŭ du monatoj ŝi trovis laborenspezon ...

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum