《MARTA 》(134)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, March 11, 2023, 07:25 (424天前)

《MARTA 》(134)

— Estas vero, ke ŝi estas bela, — respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, — sed mi ja konas ŝin bonege ... Kio fariĝis kun ŝi? ... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia? ...

Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.

Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj.

— Sinjorino! — diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton.

Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.

— Marta! Marta! — ekkriis la dua voĉo, virina.

Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

— Karolino! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.

— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.

Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.

— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?

— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum