《MARTA 》(168)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Wednesday, April 12, 2023, 07:18 (405天前)

《MARTA 》(168)

Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.

— Sinjorino! — diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, — antaŭ du tagoj mi estis eksplodema, facilanima ... mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble ... mi volus denove labori ĉe vi.

Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la kapon.

— Ho, mia sinjorino Swicka! — ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, — mi ne koleras ... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi ian malĝentilaĵon ... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn, kiel ni ankaŭ pardonas! Mi estus ribela kontraŭ la vorto de Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka ... sed akcepti sinjorinon Swicka en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost hieraŭ alian laboristinon ...

Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu sidis sur la estinta loko de Marta.

— Nia laborejo, dank'al Dio, havas plej bonan reputacion ... krom tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank'al Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan nombron, loko por sinjorino Swicka ...

— Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino Swicka, flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum