《MARTA 》(189)(190)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Sunday, April 30, 2023, 06:37 (378天前)

《MARTA 》(189)

La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.

— Sekve, — diris la aĉetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj ...

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, subite li haltis.

— Ha! — li diris, — mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen ...

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

— Ĉu ĉi tiun? — li demandis.

— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj ...

— Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub la vitraj kloŝoj, staris mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.

(未完待续)


《MARTA 》(190)

Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo ... Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.

Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaĝojn.

— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe ŝi ion ŝtelis.

La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran plataĵon, — ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas ...

— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum