majo kaj monato kvina

作者 aŭtoro: 冒昧修改一些语法错误, 发表于 afiŝita je Monday, June 12, 2023, 09:23 (327天前) @ komencanto

Plej Brila Stel' en la Ĉielo(《夜空中最亮的星》世译 重译版)
Plej brila stel' en la ĉielo,
ĉu vi aŭdas
de rigardanto
pri la sol' kaj la ve' en koro?
Plej brila stel' en la ĉielo,
ĉu vi memoras,
kiu kun mi
marŝis sed foris en vento?
Mi preĝas havi
travideblan koron kaj
la okulojn larmajn.
mi volas rekredi pri bravoj
por vin brakumi tra mensogoj.
Se l' signifon de vivo ne trovus mi,
mi devojiĝus en la noktoj.
Ho, plej brila stelo gvidu min
al vi laŭ rimedoj.
Plej brila stel' en la ĉielo
ĉu vi scias
kie figuro,
kiu marŝis kun mi, plu nun estas?
Plej brila stel' en la ĉielo
ĉu vi zorgas
ke ni atendu l' sunon,
aŭ hazardon ni lasas?
Preferas kaŝi
koren mi ĉiujn dolorojn
ol forgesi viajn okulojn.
mi volas rekredi pri bravoj
por vin brakumi tra mensogoj.
Se l' signifon de vivo ne trovus mi,
mi devojiĝus en la noktoj.
Ho, plej brila stel' en la ĉielo
por mi lumigu la antaŭvojon.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum