《法老王》30

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Tuesday, July 04, 2023, 09:10 (306天前)

31-a tago 2023.7.4 周二

ĈAPITRO XIII (2-1)

La ekskursoj de la kronprinco, entreprenitaj por trovi la pastron, kiu savis Saran kaj donis al li juran konsilon, havis neatenditan rezultaton.
La pastro ne estis trovita, sed inter la egiptaj kamparanoj komencis rondiri legendoj pri Ramzes.
Homo veturis vespere de vilaĝo al vilaĝo en malgranda ŝipeto kaj rakontis al la kamparanoj, ke la kronprinco liberigis la homojn, kiujn minacis minlaboro, kiel puno pro la atako kontraŭ lian domon. Krom tio li batis la oficiston, kiu volis superforte preni de ili maljustan imposton. La fremdulo aldonis fine, ke Ramzes estas speciale protektata de la dio de la okcidenta dezerto, Amon, kiu estas lia patro.
La simpluloj avide aŭskultis la rakontojn, unue ĉar ili estis tute konformaj al la faktoj, due ĉar la rakontanto mem havis aspekton de spirito: li venadis oni ne scias de kie kaj malaperadis.
La princo Ramzes tute ne parolis pri siaj kamparanoj kun Dagon, eĉ ne alvokis lin. Li sentus honton en la ĉeesto de la Feniciano, de kiu li prenis monon kaj de kiu li ankoraŭ multfoje eble postulos ĝin.
Sed kelke da tagoj post la aventuro kun la skribisto de Dagon, la bankiero mem vizitis la princon, tenante ion kovritan en la mano. Enirinte en la ĉambron de l' kronprinco, li ekgenuis, malligis la blankan tukon kaj prenis el ĝi belegan oran pokalon. Ĉi estis inkrustita per diverskoloraj ŝtonoj kaj kovrita per plata skulptaĵo, kiu prezentis sur la piedo de l' pokalo kolektadon kaj premegadon de l' vinberoj, kaj sur la pokalo mem festenon.
― Akceptu ĉi tiun pokalon, alta sinjoro, de via sklavo ― diris la bankiero ― kaj uzu ĝin cent... mil... jarojn ĝis la fino de la jarcentoj.
Sed la princo komprenis, kion celis la Feniciano. Ne tuŝante do la oran donacon, li diris kun severa mieno:
― Ĉu vi vidas, Dagon, la purpurajn rebrilojn en la interno de la pokalo?
― Vere ― respondis la bankiero ― kiel mi povus ne vidi ĉi tiun purpuron, kiu pruvas, ke la pokalo estas el plej pura oro.
― Kaj mi diros al vi, ke tio estas la sango de l' infanoj, kiujn oni forprenis de l' gepatroj ― respondis kolere la kronprinco.
Li sin deturnis kaj foriris en pli malproksimajn ĉambrojn.
― Ho Astoret! ― ĝemis la Feniciano.
Liaj lipoj bluiĝis, kaj liaj manoj komencis tremi tiel forte, ke li apenaŭ povis envolvi la pokalon en la blankan tukon.
Post kelke da tagoj Dagon venis kun sia pokalo en la bienon de Sara. Li havis vestojn, broditajn per oro, en la densa barbo li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj, kaj sur la kapo li fiksis du plumojn.
― Bela Sara ― komencis li ― verŝu Jehovo sur vian familion tiom da benoj, kiom da akvo fluas en Nilo. Ni Fenicianoj kaj vi, Hebreoj, estas ja najbaroj kaj fratoj. Kaj mi brulas de tia amo al vi, ke se vi ne apartenus al nia plej nobla sinjoro, mi oferus por vin havi al Gedeono (li fartu bone!) dek talentojn kaj mi prenus vin kiel leĝan edzinon. Tiel pasia mi estas!...
― Dio gardu min ― respondis Sara ― ke mi bezonu havi alian sinjoron, ol la mia. Sed kiel, bona Dagon, venis al vi la deziro viziti hodiaŭ la servistinon de l' sinjoro?
― Mi diros al vi la veron kvazaŭ vi estus Tamara mia edzino, kiu kvankam ŝi estas filino de Sidono kaj alportis al mi grandan doton, estas jam maljuna kaj ne indas demeti al vi la sandalojn.
― En la mielo, kiu fluas el via buŝo estas multe da absinto ― interrompis Sara.
― La mielo ― diris Dagon sidiĝante ― estu por vi, kaj la absinto venenu mian koron. Nia sinjoro, la princo Ramzes (li vivu eterne!) havas leonan buŝon kaj vulturan ruzecon. Li bonvolis ludoni al mi siajn bienojn, kaj tio plenigis mian stomakon per ĝojo; sed li ne konfidas al mi, tiel ke de ĉagreno mi ne dormas tutajn noktojn kaj nur ĝemas kaj per larmoj surverŝas mian liton, en kiu, se vi, Sara, kuŝus kun mi anstataŭ Tamara, kiu ne povas plu veki dezirojn en mi...
― Ne pri tio vi volis paroli ― interrompis Sara ruĝiĝinte.
― Mi ne scias plu, kion mi volas diri de l' tempo, kiam mi ekvidis vin kaj de l' tago, kiam nia sinjoro, sekrete observante miajn agojn en la bieno, batis per bastono kaj forprenis la sanon de mia skribisto, kiu kolektis de l' kamparanoj la impostojn. Ĉi tiu imposto ja ne estas por mi, Sara, sed por nia sinjoro... Ne mi ja manĝos figojn kaj tritikajn panojn el ĉi tiu bieno, sed vi, Sara, kaj nia sinjoro... Mi ja donis monon al nia sinjoro kaj juvelojn al vi, kial do la malnoblaj egiptaj kamparanoj devas malriĉigi nian sinjoron kaj vin, Sara?.. Por ke vi komprenu, kiel forte vi boligas mian sangon, kaj por ke vi eksciu, ke mi volas havi nenion el tiuj bienoj, sed ke mi donas al vi ĉion, prenu, Sara, ĉi tiun oran pokalon, inkrustitan per ŝtonoj kaj kovritan per skulptaĵoj, kiun admirus la dioj mem...
Dirante ĉi tion Dagon eltiris el la tuko la pokalon, kiun ne akceptis la princo.
― Mi eĉ ne volas, Sara ― daŭrigis li, ― ke vi havu ĉi tiun pokalon en via hejmo kaj donu el ĝi trinki al nia sinjoro. Vi transdonu ĉi tiun pure oran pokalon al via patro, Gedeono, kiun mi amas, kiel fraton. Kaj vi diru, Sara, al via patro sekvantajn vortojn: "Dagon, via dunaskito, malfeliĉa luanto de la bienoj de la kronprinco estas ruinigita. Trinku do, patro, el ĉi tiu pokalo, kaj pensu pri via dunaskito Dagon kaj petu Jehovon, ke nia sinjoro, la princo Ramzes, ne batu liajn skribistojn kaj ne ribeligu la kamparanojn, kiuj jam sen tio ne volas pagi." Kaj vi, Sara, sciu, ke se vi allasus min al intimeco kun vi; mi donus al vi du talentojn, kaj al via patro unu talenton, kaj mi hontus, ke mi donas tiel malmulte, ĉar vi indas la karesojn de la faraono mem, kaj de la kronprinco, kaj de lia ekscelenco la ministro Herhor, kaj de la brava Nitager kaj de la plej riĉaj feniciaj bankieroj. Vi estas tiel bongusta, ke kiam mi vidas vin, mi svenas kaj kiam mi ne vidas vin, mi fermas la okulojn kaj lekas la fingrojn. Vi estas pli dolĉa ol la figoj, pli bonodora ol la rozoj... Mi donus al vi kvin talentojn... Prenu la pokalon, Sara....


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum