《法老王》31

作者 aŭtoro: Pipi, 发表于 afiŝita je Wednesday, July 05, 2023, 08:45 (305天前)

32-a tago 2023.7.5 周三

ĈAPITRO XIII (2-2)

Sara sin deturnis kun mallevitaj okuloj.
― Mi ne prenos la pokalon ― respondis ŝi ― ĉar mia sinjoro malpermesis al mi akcepti donacojn de iu ajn.
Dagon ŝtoniĝis de mirego kaj rigardis ŝin per larĝe malfermitaj okuloj.
― Vi do ne scias, Sara, kiom valoras ĉi tiu pokalo?... Cetere mi donas ĝin al via patro, mia frato...
― Mi ne povas akcepti... ― murmuretis Sara.
― Sensencaĵo!... ― ekkriis Dagon. ― Vi, Sara, pagos al mi por ĉi tiu pokalo alimaniere, dirante nenion al via sinjoro... Virino tiel bela kiel vi devas ja posedi oron kaj juvelojn kaj devas havi sian bankieron, kiu liverus al ŝi monon, kiam ŝi ekdeziros, kaj ne nur tiom, kiom volos ŝia sinjoro?...
― Mi ne povas!... ― murmuretis Sara, ne kaŝante abomenon al Dagon.
La Feniciano tuj ŝanĝis la tonon kaj diris ridante:
― Tre bone, Sara!... Mi nur volis konvinkiĝi, ĉu vi estas fidela al nia sinjoro. Kaj mi vidas, ke vi estas fidela, kvankam malsaĝaj homoj babilas...
― Kion?... eksplodis Sara, sin ĵetante al Dagon kun kunpremitaj pugnoj.
― Ha, ha! ― ridis la Feniciano. ― Kia domaĝo, ke tion ne aŭdis kaj ne vidis nia sinjoro... Sed mi iam rakontos al li, kiam li estos favora al mi, ke vi ne nur estas fidela al li kiel hundo, sed eĉ ne volis akcepti oran pokalon, ĉar li malpermesis al vi akcepti donacojn... kaj tiu pokalo, kredu, Sara, al mi, sukcese tentis pli ol unu virinon... kaj ne malgrandan virinon...
Dagon restis ankoraŭ kelke da minutoj, admirante la virton kaj obeemon de Sara, fine li tre amike adiaŭis ŝin, eniris en sian ŝipeton kun tendo kaj forveturis Memfison. Kaj kiam la domo de Sara malaperis post la arboj, Dagon leviĝis kaj etendinte supren la manojn komencis krii:
― Ho Baal, Sidon, ho Astoret!... venĝu al la malbenita filino de Judo mian ofendon... Pereu ŝia perfida beleco, kiel guto da pluvo en la dezerto!... Manĝu ŝian korpon la malsanoj, kaj la frenezo ekposedu ŝian animon!... Elpelu ŝin la sinjoro el la domo, kiel favan porkon!... Kaj kiel hodiaŭ ŝi forpuŝis mian pokalon, tiel venu tempo, en kiu oni forpuŝos ŝian sekan manon, kiam ŝi soifanta almozpetos glason da ŝlima akvo...
Poste li kraĉis kaj murmuris nekompreneblajn, sed tiel terurajn vortojn, ke dum unu momento nigra nubo kovris la sunon kaj la akvo apud la ŝipeto komencis malklariĝi kaj ŝveli en grandajn ondojn. Kiam li finis, ree ekbrilis la suno, sed la rivero ankoraŭ furioze ondis, kvazaŭ movata de nova alfluo.
La remistoj de Dagon ektimis kaj ĉesis kanti; sed apartigitaj de sia sinjoro per la tendo, ili ne vidis liajn procedojn.
De tiu tago la Feniciano ne montris sin plu ĉe la kronprinco. Sed kiam foje la kronprinco venis en sian domon, li trovis en sia dormoĉambro belan deksesjaran fenician dancistinon, kies tuta kostumo konsistis el ora ringo sur la kapo kaj el tuko delikata, kiel aranea punto, sur la ŝultroj.
― Kiu vi estas? ― demandis la princo.
― Mi estas pastrino kaj via servantino; sendis min Dagon, por ke mi forpelu vian koleron kontraŭ li.
― Kiel vi povas tion fari?
― Jen tiel... sidiĝu ĉi tie ― diris ŝi sidigante lin sur la apogseĝo ― mi stariĝos sur la fingroj por fariĝi pli alta ol via kolero kaj per ĉi tiu tuko, kiu estas sanktigita, mi forpelos malproksimen de vi la malbonajn spiritojn... For, for ― murmuretis ŝi, dancante ĉirkaŭ Ramzes. ― Forprenu miaj manoj de viaj haroj la malgajecon... miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj... la batado de mia koro plenigu per muziko viajn orelojn, sinjoro de Egipto... For, for!... Li ne estas via, sed mia. La amo bezonas tian silenton, ke en ĝia ĉeesto eĉ la kolero devas kunpremi la lipojn.
Dancante ŝi ludis kun la haroj de Ramzes, ĉirkaŭprenis lian kolon, kisis liajn okulojn. Fine laca ŝi sidiĝis ĉe la piedoj de l' princo kaj apoginte la kapon sur liaj genuoj, ŝi fikse lin rigardis, spiregante per la duone malfermita buŝo.
― Vi ne koleras plu kontraŭ via servisto Dagon?... ― murmuretis ŝi, karesante la vizaĝon de l' princo.
Ramzes volis kisi ŝin je la buŝo, sed ŝi salte leviĝis de liaj genuoj kaj forkuris kriante:
― Ho ne, malpermesite estas ...
― Kial?
― Mi estas virgulino kaj pastrino de la granda Astarte... Vi devus tre ami kaj honori mian protektantinon, antaŭ kiam estus permesite al vi min kisi.
― Kaj al vi estas permesite?...
― Al mi ĉio estas permesita, ĉar mi estas pastrino kaj mi ĵuris resti virga.
― Por kio do vi venis?
― Dispeli vian koleron. Mi tion faris kaj mi foriras. Fartu bone kaj ĉiam restu bona!... ― diris ŝi kun penetranta rigardo.
― Kie vi loĝas?... Kiel oni nomas vin?... ― demandis la princo.
― Mia nomo estas Kareso, kaj mi loĝas... por kio tion diri. Ne baldaŭ ankoraŭ vi venos al mi.
Ŝi adiaŭis lin per la mano kaj malaperis; la princo duone sveninta ne forlasis la seĝon. Kiam post momento li elrigardis tra la fenestro, li ekvidis riĉan portilon, kiun kvar Nubianoj rapide portis al Nilo.
Ramzes ne bedaŭris, ke ŝi foriris: ŝi mirigis lin, sed ne ravis.
― Sara estas pli kvieta ol ŝi ― pensis li ― kaj pli bela. Cetere... ŝajnas al mi, ke ĉi tiu Fenicianino devas esti malvarma, kaj ŝiaj karesoj lernitaj.
Sed de tiu ĉi momento la princo ĉesis koleri kontraŭ Dagon, tiom pli, ke kiam li foje estis ĉe Sara, venis al li liaj kamparanoj kaj dankante pro la protekto, anoncis ke la Feniciano ne devigas ilin pagi novajn impostojn.
Tiel estis apud Memfiso. Kontraŭe en aliaj bienoj la luanto de l' princo kompensis siajn perdojn.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum