头像

《法老王》49

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, July 24, 2023, 14:33 (286天前)

ĈAPITRO XX (4-1)

Ĉirkaŭ la naŭa horo vespere Phut forlasis la gastejon "Sub Ŝipo" akompanata de Negro portanta torĉon. Duonon da horo antaŭe Asarhadon sendis en la straton de l' Tomboj konfidindan homon, ordonante al li atente observi: ĉu la Harranano ne forlasos sekrete la domon "Sub Verda Stelo" kaj se li faros tion, kien li iros?
Alia sendito de Asarhadon iris post Phut en difinita distanco: sur la mallarĝaj stratoj li kaŝis sin post la domoj, sur la larĝaj li ŝajnigis ebriecon.
La stratoj jam estis malplenaj, la portistoj kaj vendistoj jam dormis. Lumo estis nur en la loĝejoj de l' metiistoj, aŭ ĉe riĉaj homoj, kiuj festenis sur plataj tegmentoj. En diversaj domoj de la urbo sonis harpoj kaj flutoj, kantoj, ridoj, frapado de marteloj, grincado de segiloj, iafoje krioj de ebriuloj aŭ vokoj pri helpo. La stratoj, tra kiuj iris Phut kaj la Negro, estis plejparte mallarĝaj, kurbaj, plenaj de kavoj. Ju pli proksime ili estis de la celo de l' vojaĝo, des pli malaltaj estis la domoj, des pli multenombraj la ĝardenoj, aŭ pli ĝuste la palmujoj kaj figarboj kaj la mizeraj akacioj, kiuj etendis siajn kapojn trans la murojn, kvazaŭ intencante forkuri.
Sur la strato de l' Tomboj la aspekto subite ŝanĝiĝis. Anstataŭ domoj ― vastaj ĝardenoj, kaj en ili ― elegantaj palacoj. Antaŭ unu el la pordegoj la Negro haltis kaj estingis la torĉon.
― Ĉi tie estas la "Verda Stelo" ― diris li kaj salutinte Phuton reiris hejmen.
La Harranano frapis la pordon. Post momento aperis la pordisto. Li atente rigardis la veninton kaj diris:
― Anael, Sahiel...
― Amabiel, Abalidot ― respondis la Harranano.
― Saluton al vi ― diris la pordisto kaj rapide malfermis la pordegon.
Farinte kelkdekon da paŝoj inter la arboj, Phut venis en vestiblon de malgranda palaco, kie akceptis lin la pastrino, kiun ni jam konas. En mallumo staris homo tiel simila al Phut, ke la veninto ne povis kaŝi la miron.
― Li anstataŭos vin en la okuloj de tiuj, kiuj spionas vin ― diris la pastrino kun rideto.
La homo, alivestita kiel la Harranano, metis sur sian kapon kronon de rozoj kaj akompanata de la pastrino iris sur la unuan etaĝon, kie baldaŭ eksonis fluto kaj frapado de l' pokaloj. Phuton du pastroj de malalta rango kondukis en vaporbanejon en la ĝardeno. Tie, baninte lin kaj kombinte liajn harojn, ili surmetis al li blankajn vestojn.
El la banejo ĉiuj tri iris inter la arboj: pasinte kelke da ĝardenoj, ili fine troviĝis sur malplena placo.
― Tie ― diris al Phut unu el la pastroj ― estas la antikvaj tomboj, tie la urbo, kaj ĉi tie la templo. Iru kien vi volas, montru la saĝo al vi la vojon, kaj la sanktaj vortoj defendu vin de la danĝeroj.
La du pastroj revenis en la ĝardenon, kaj Phut restis sola. La senluna nokto estis sufiĉe luma. Malproksime, vualita de nebulo, briletis Nilo, supre brilis la sep steloj de la Granda Ursino. Super la kapo de l' vojaĝanto brulis Oriono, kaj super la nigraj pilonoj Siriuso.
― Ĉe ni la steloj lumas pli forte ― pensis Phut.
Li komencis murmureti preĝon en nekonata lingvo kaj sin direktis al la templo.
Kiam li foriris kelkdekon da paŝoj, el ĝardeno elrigardis iu homo kaj spionis la vojaĝanton. Sed preskaŭ en la sama momento falis tiel densa nebulo, ke sur la placo, ekster la tegmentoj de l' templo, oni povis vidi nenion.
Post iom da tempo la Harranano renkontis muron. Li ekrigardis la ĉielon kaj komencis iri al la okcidento. Ĉiumomente traflugis super li noktaj birdoj kaj grandaj vespertoj. La nebulo fariĝis tiel densa, ke li devis palpi la muron, por ne perdi ĝin. La migrado daŭris jam sufiĉe longe, kiam subite Phut troviĝis antaŭ malalta pordeto, kun multenombraj bronzaj najloj. Li kalkulis ilin de la dekstra flanko, komencante de la supro, unujn li forte premis, aliajn turnis.
Kiam tiamaniere li tuŝis la lastan najlon malsupran, la pordo mallaŭte malfermiĝis. Phut iris antaŭen kelke da paŝoj kaj troviĝis en malvasta niĉo, kie regis plena mallumo.
Li komencis esplori singarde la plankon per la piedo, ĝis fine li renkontis kvazaŭ randon de puto, el kiu blovis malvarmo. Li sidiĝis tie kaj sentime deglitis en la profundegaĵon, kvankam li estis unuafoje en ĉi tiu loko kaj en ĉi tiu lando.
Sed la puto ne estis profunda. Phut metis la piedojn sur la deklivan plankon kaj tra la larĝa koridoro komencis iri malsupren, kun tia certeco, kvazaŭ li konus de longe la vojon.
En la fino de la koridoro estis pordo. La veninto trovis palpe frapilon kaj ekfrapis trifoje. Responde eksonis voĉo, venanta oni ne scias de kie.
― Vi, kiu en nokta horo rompas la trankvilon de la sankta loko, ĉu vi havas la rajton eniri ĉi tien?
― Mi estis maljusta nek por viro, nek por virino, nek por infano... Miajn manojn ne makulis sango... Mi ne manĝis malpurajn nutraĵojn... Mi ne prenis fremdan propraĵon... Mi ne mensogis kaj mi ne malkaŝis la grandan misteron... ― trankvile respondis la Harranano.
― Ĉu vi estas tiu, kiun oni atendas, aŭ tiu, kiun vi ŝajnigas? ― demandis la voĉo post momento.
― Mi estas tiu, kiu devis veni de la fratoj de Oriento: sed la dua nomo estas ankaŭ mia nomo, kaj en la norda urbo mi posedas teron kaj domon, kiel mi diris al la fremduloj ― respondis la Harranano.
La pordo malfermiĝis, kaj Phut eniris en vastan kelon, kiun lumigis malgranda lampo, brulanta sur tablo, antaŭ purpura kurteno. Sur la kurteno estis brodita per oro flugila globo kun du serpentoj.
En angulo staris egipta pastro en blanka vesto.
― Vi, kiu eniris ĉi tien ― diris la pastro, montrante Phuton ― ĉu vi scias, kion rakontas ĉi tiu signo sur la kurteno?
― La globo ― respondis la veninto ― estas bildo de la mondo, kiun ni loĝas, kaj la flugiloj montras, ke tiu mondo flugas en la spaco, kiel aglo.
― Kaj la serpentoj?... ― demandis la pastro.
― Du serpentoj rememorigas al la saĝulo, ke tiu, kiu perfidus la grandan misteron, mortus dufoje ― korpe kaj anime.
― Se vere vi estas Beroes (la pastro klinis la kapon) la granda ĥaldea profeto (li ree klinis la kapon), por kiu ne ekzistas misteroj sur la tero kaj sur la ĉielo, bonvolu diri al via servisto: kiu stelo estas plej stranga?


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum