头像

《法老王》71

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, August 15, 2023, 16:04 (260天前)

Eksciinte nenion de ĉiuj homaj saĝoj kaj potencoj, vi turnis vin al la dioj. Nudpieda, kun cindro en la haroj, vi venis kiel pentofaranto en ĉi tiun grandan templon, kie per preĝoj kaj fastoj vi purigis vian koron kaj fortigis vian spiriton.
La dioj, kaj precipe la potenca Hator, favore aŭskultis viajn petojn, kaj per mia neinda buŝo donos al vi respondon... Enskribu ĝin profunde en via koro!...
“De kie li scias – pensis la princo – ke mi demandis la skribistojn kaj nomarĥojn? Ah, Mefres kaj Mentezufis diris al li pri tio... Cetere ili scias ĉion!...”
– Aŭskultu – diris Pentuer – kaj kun la permeso de la ĉeestantoj mi malkovros al vi: kio estis Egipto antaŭ kvarcent jaroj, kiam regis la plej glora kaj plej pia dinastio XIX, teba, kaj kio ĝi estas nun...
Kiam la unua faraono de tiu dinastio, Ramen-pehuti Ramessu, prenis en sian manon la direktilon de la regno, la enspezoj de la ŝtata trezorejo en greno, brutoj, biero feloj, metaloj kaj diversaj produktoj atingis cent tridek mil talentojn. Se ekzistus nacio, kiu povus ŝanĝi al ni ĉion ĉi je oro, la faraono havus ĉiujare cent tridek tri mil minojn da oro.* Kaj ĉar unu soldato povas porti sur la dorso 26 minojn da ŝarĝo, do por transporti tiun ĉi oron oni devus alvoki ĉirkaŭ kvin mil soldatojn.
* 1 mino = 1,5 kilogramo
La pastroj komencis murmureti inter si, ne kaŝante la miron. Eĉ la princo forgesis pri la homo turmentata en la kelo.
– Hodiaŭ – diris Pentuer – la jara enspezo de lia Sankteco, en ĉiuj produktoj de la lando, valoras nur naŭdek ok mil talentojn. Por tio oni povus ricevi tiom da oro, ke ĝin povus transporti kvar mil soldatoj.
– Ke la enspezoj de la ŝtato malgrandiĝis, mi scias, – intermetis la princo – sed kial?
– Estu pacienca, dia servisto, – respondis Pentuer. – Ne sole la enspezo de lia sankteco malgrandiĝis... En la tempoj de la XIX-a dinastio Egipto havis cent okdek mil armitajn homojn. Se, laŭ ordono de l’ dioj, ĉiu soldato aliformiĝus je ŝtono de l’ grandeco de vina bero...
– Tio ne estas ebla – murmuretis Ramzes.
– La dioj povas ĉion – diris Mefres severe.
– Aŭ pli bone – daŭrigis Pentuer – se ĉiu soldato metus sur la teron unu ŝtoneton, estus cent okdek mil ŝtonetoj kaj, rigardu respektindaj patroj, tiuj ĉi ŝtonetoj okupus tiom da loko...
Li montris per la mano ortan kvarangulon ruĝan, kiu kuŝis en la korto.
– Ĉi tiu figuro enhavus la ŝtonetojn, ĵetitajn de ĉiu soldato en la tempoj de Ramzes I. Ĉi tiu figuro estas naŭ paŝojn longa kaj preskaŭ kvin paŝojn larĝa. La figuro estas ruĝa, ĉar ĝi havas la koloron de la korpo de Egiptanoj: en tiu tempo nia armeo konsistis nur el Egiptanoj...
La pastroj ree komencis murmureti. La princo fariĝis malĝoja, ŝajnis al li, ke tio estas aludo al li, kiu amis eksterlandajn soldatojn.
– Hodiaŭ, – daŭrigis Pentuer – tre malfacile oni kolektus cent dudek mil militistojn. Kaj se ĉiu el ili ĵetus sur la teron sian ŝtoneton, ili formus tian figuron... Rigardu, respektindaj...
Apud la unua kuŝis dua kvarangulo, same alta, sed multe malpli larĝa. Krom tio ĝi ne havis unutonan koloron, sed konsistis el diverskoloraj strioj.
– Ĉi tiu figuro estas ĉirkaŭ kvin paŝojn larĝa, sed nur ses paŝojn longa. La ŝtato do perdis grandegan nombron da soldatoj, la trionon de la antaŭa kvanto.
– La saĝo de tiaj profetoj, kiel vi, pli utilos la ŝtaton, ol la soldatoj – intermetis Mefres.
Pentuer kliniĝis antaŭ li kaj daŭrigis:
– En tiu ĉi nova figuro, kiu prezentas la nunan armeon de l’ faraonoj, vi vidas, respektindaj, apud la ruĝa koloro, kiu signifas la aŭtoĥtonajn Egiptanojn, tri aliajn striojn: nigran, flavan kaj blankan. Ili prezentas la dungatajn soldatojn: Etiopianojn, Azianojn, Libianojn kaj Grekojn. Ili estas kune ĉirkaŭ tridek mil, sed ili kostas tiom, kiom kvindek mil Egiptanoj...
– Oni devas plej rapide nuligi la fremdajn regimentojn!... – diris Mefres. – Ili kostas multe, ne multe taŭgas kaj instruas al nia popolo malpiecon kaj senhontecon. Hodiaŭ jam multaj Egiptanoj ne falas plu sur la vizaĝon antaŭ la pastroj, pli ol unu ŝtelas en temploj kaj tomboj!...
– For do la dungatoj... – diris vivege Mefres. – La lando havas nur malutilon de ili, kaj la najbaroj suspektas nin pri malamikaj intencoj.
– For la dungatojn!... Oni devas dispeli la ribelajn idolanojn!... – ekkriis la pastroj.
– Kiam post multaj jaroj, Ramzes, vi suriros la tronon, – vi plenumos tiun sanktan devon al la ŝtato kaj al la dioj...
– Jes, plenumu!... Liberigu vian popolon de la malfideluloj!... – kriis la pastroj.
Ramzes klinis la kapon kaj silentis. La tuta sango forkuris en lian koron, li sentis, ke la tero ŝanceliĝas sub liaj piedoj.
Li, li devas dispeli la plej bonan parton de la armeo!... Li, kiu dezirus havi dufoje pli grandan armeon kaj kvarfoje pli multe da batalemaj eksterlandaj regimentoj!...
“Sen kompato ili estas por mi!...” – pensis li.
– Parolu Pentuer, sendito de la ĉielo – diris Mefres.
– Sanktaj patroj, – daŭrigis Pentuer – ni ekkonis du malfeliĉojn de Egipto: malgrandiĝis la enspezoj de la faraono kaj lia armeo...
– Kion signifas la armeo!... – murmuris la ĉefpastro Mefres, malrespekte skuante la manon.
– Kaj nun, se dioj favoros min kaj vi permesos, mi montros al vi, kial tiel okazis kaj kial la armeo kaj la trezorejo malgrandiĝados en la estonteco.
La princo levis la kapon kaj rigardis la parolanton. Li ne pensis plu pri la homo, turmentata en la kelo.
– Ĉu vi vidas ĉe viaj piedoj la longan, sed mallarĝan verdan strion kun la triangulo en la fino? Ĉe ambaŭ flankoj de la strio kuŝas ŝtonoj kalkaj, sablaj kaj granitaj. Meze fluas akva fadeno, kiu dividiĝas en la triangulo en kelke da brakoj...
– Tio estas Nilo!... Tio estas Egipto!... – kriis la pastroj
– Atentu – interrompis Mefres. – Mi malkovras mian brakon... Ĉu vi vidas tiujn ĉi du bluajn vejnojn, kiuj kuras de la kubuto al la fingroj?... Ĉu tio ne estas Nilo kaj lia kanalo, kiu komenciĝas kontraŭ Alabastraj montoj kaj fluas ĝis Fayum. Kaj rigardu la supron de mia mano: ĉi tie vi vidas tiom da vejnoj, en kiom da brakoj dividiĝas la sankta rivero apud Memfiso. Kaj miaj fingroj, ĉu ili ne rememorigas la nombron de l’ brakoj, per kiuj Nilo sin verŝas en la maron?...
– Granda vero!... – kriis la pastroj, rigardante siajn manojn.
– Bone – daŭrigis febre la ĉefpastro. – Egipto estas... postsigno de la mano de Oziriso. Ĉi tie, sur tiu ĉi tero la granda dio apogis sian brakon, en Teboj kuŝis lia dia kubuto, kaj Nilo estas liaj vejnoj... Kaj oni miras, ke ni nomas tiun ĉi landon benita!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum