头像

原创:Pipi撞树上了。Pipi frapiĝis kontraŭ arbo.

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Friday, August 18, 2023, 15:23 (257天前)

皮皮撞树上了。Pipi frapiĝis kontraŭ arbo (Verkis Pipi)

遇到美女,哪个男人不想看?就因为多看了一眼美女,Pipi撞树上了。好疼啊!活该!

Pipi estas viro voluptema. Kutimaĉon li havas, nome ke kiam li vidas belulinon li ĉiam kroĉas sian rigardon sur ŝin. Kaj kiam li surstrate trafas irantan antaŭ si junan virinon kun svelta talio kaj pufaj gluteoj, li, okulsekvante ŝin, per rigardo ŝin avide ĉirkaŭprenas, karesas, kisas, manĝas. Kaj iam li grandpaŝe antaŭiĝas al ŝi je granda distanco kaj sin returnas por gvati kian aspekton ŝi havas.

Hieraŭ matene Pipi promenis tien-reen sur trotuaro. Subite lian rigardon frapis unu juna virino kun ĉarma vizaĝo, kun svelta talio, kun plena brusto, vestita laŭ la lasta modo. La virino renkonte paŝis al Pipi. Ho, ŝi estis ĉiele bela! La virino forte ravis Pipi-on. Plena de ekstazo, kun forte batanta koro Pipi streĉis la okulojn kaj per rigardo gustumis ŝin. Li ne povis sin deteni gluti buŝplenon da salivo kaj leki al si la lipojn. La virino renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la vizaĝo de Pipi. Ŝia rigardo trafis liajn okulojn. Ŝi pafis lin per siaj ridantaj okuloj, tiel ke li pro honto ruĝiĝis ĝis la haroj. Kiam la virino estis kelke da paŝoj for de Pipi, ŝi disradiis dolĉajn ridetojn, malfermis siajn brakojn kaj etendis al li kvazaŭ intencante brakumi lin. Sed anstataŭe la virino kun ĝoja krio ĵetis sin en la brakojn de belstatura viro iranta flanke de Pipi. Ili sin brakumis kun kiso. Pipi haste flankeniĝis, kaj bum! li frapiĝis kontraŭ arbo. Li tordiĝis kaj grimacis pro doloro.

Ĉe tio, la virino kaj viro skuiĝis de ridego.

Tio metis Pipi-on en embarason. Li sentis kapturnon. Ĉirkaŭprenante la trunkon de la arbo kaj kun kapo klinita, li kaŭris longan longan momenton.

Granda ŝvelaĵo fiere baŭmis sur lia frunto! Ĉifoje Pipi trafis per la vizaĝo en koton!

Pasis longa tempo antaŭ ol li elrektiĝis, kaj, ambaŭmane kovrante la vunditan frunton, ŝanceliĝis hejmen kun longa nazo.

——
Pipi
Dalian


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum