头像

《法老王》85

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 03, 2023, 08:24 (316天前)

第二卷
ĈAPITRO VIII
Post kelke da tagoj la princo sendis sian favoraton al Kama por inviti ŝin en la palacon. Ŝi venis tuj en zorge kovrita portilo.

Ramzes akceptis ŝin en aparta ĉambro.

– Mi estis – diris li – foje vespere apud via domo.

– Ho Astoret!... – ekkriis la pastrino. – Al kiu mi ŝuldas ĉi tiun plej altan favoron?... Kaj kio malhelpis vin, nobla sinjoro, ke vi ne bonvolis alvoki vian sklavinon?...

– Staris tie iaj brutoj; Asirianoj, oni diras.

– Do via ekscelenco bonvolis veni vespere?... Neniam mi kuraĝus supozi, ke nia estro estis kelke da paŝoj de mi, sub la libera ĉielo. La princo ruĝiĝis. Kiel ŝi mirus eksciinte, ke la princo dek vesperojn pasigis sub ŝiaj fenestroj!...

Eble ŝi sciis ankaŭ pri tio? Igis tion supozi ŝiaj ridetantaj lipoj kaj hipokrite mallevitaj okuloj.

– Do nun, Kama – diris la princo – vi akceptas ĉe vi Asirianojn?

– Tio estas granda sinjoro!... – ekkriis Kama. – Tio estas reĝa boparenco, Sargon, kiu oferis dek talentojn al nia diino...

– Kaj vi repagos al li, Kama – mokis la princo. – Kaj ĉar li estas tiel malavara sinjoro, la feniciaj dioj ne punos vin per morto.

– Kion vi diras, sinjoro!... – respondis ŝi, kunmetante la manojn. – Ĉu vi ne scias, ke Aziano, eĉ se li trovus min en la dezerto, ne levos la manon kontraŭ mi; eĉ se mi mem donus min al li. Ili timas la diojn...

– Por kio do venas al vi ĉi tiu malbonodora... ne, ĉi tiu pia Aziano?

– Li invitas min transveturi en la templon de la babilona Astarte.

– Kaj vi veturos?

– Mi veturos.., se vi, sinjoro, ordonos... – respondis Kama, kovrante la vizaĝon per la vualo.

La princo silente prenis ŝian manon. Liaj lipoj tremis.

– Ne tuŝu min, sinjoro – murmuretis ŝi humile. – Vi estas mia monarĥo kaj apogo mia, same kiel de ĉiuj Fenicianoj en ĉi tiu lando, sed... vi estu kompatema...

La vic-reĝo ellasis ŝin kaj komencis paŝi en la ĉambro.

– Varmega tago, ĉu ne?... – diris li. – Ekzistas, oni diras, landoj, kie en la monato Meĥir falas de la ĉielo teren blanka lanugo, kiu aliiĝas en akvon kaj faras malvarmon. Kama, petu viajn diojn, ke ili sendu al mi iom da tiu lanugo!... Sed kion mi diras?... Se ili kovrus per ĝi la tutan Egipton, la tuta lanugo fariĝus akvo, sed ĝi ne malvarmigus mian koron...

– Ĉar vi estas kiel la dia Amon, vi estas la suno, kaŝita en homa figuro – respondis Kama. – La mallumo forkuras de tie, kien vi turnas vian vizaĝon, kaj sub la brilo de viaj rigardoj kreskas la floroj...

La princo ree proksimiĝis al ŝi.

– Sed estu kompatema – murmuretis ŝi. – Vi ja estas bona dio, vi do ne povas fari malbonon al via pastrino...

La princo ree sin forŝovis kaj skuis, kvazaŭ volante deĵeti de si ŝarĝon. Kama rigardis lin de sub siaj mallevitaj palpebroj kaj nerimarkeble ekridetis.

Kiam la silento daŭris tro longe, ŝi demandis:

– Vi ordonis alvoki min, sinjoro. Jen mi estas kaj mi atendas, ke vi proklamu al mi vian volon.

– Jes, jes!... – diris la princo, kvazaŭ vekiĝante. – Diru al mi, pastrino... Kiu estis tiu, tiel simila al mi, kiun mi vidis en via templo, tiam?...

Kama metis la fingron sur la lipojn.

– Sankta mistero... – murmuretis ŝi.

– Unu estas mistero, alio malpermesita – respondis la princo. – Mi almenaŭ eksciu, kiu li estas: homo aŭ spirito?...

– Spirito.

– Tamen tiu spirito kantis sub viaj fenestroj?...

Kama ekridetis.

– Mi ne volas atenci la misterojn de via templo... – diris la princo.

– Vi promesis tion al Hiram – diris la pastrino.

– Bone!... bone!... – interrompis la ekscitita vic-reĝo. – Kaj tial mi parolos pri tiu ĉi miraklo nek kun Hiram, nek kun iu alia, sed kun vi... Do Kama, diru al la spirito aŭ homo, kiu tiel similas min, ke li plej baldaŭ forlasu Egipton kaj sin montru al neniu. Ĉar... en neniu lando povas esti du kronprincoj...

Subite li ekfrapis sian frunton. Ĝis nun li parolis tiel por embarasi Kaman, sed en la lasta momento venis al li tute serioza penso:

– Mi dezirus scii – diris li, severe rigardante Kaman – kial viaj samlandanoj montris al mi mian vivantan bildon?... Ĉu ili volas averti min, ke ili havas por mi anstataŭulon?... Vere, mirigas min ilia faro,

Kama falis al liaj piedoj.

– Ho sinjoro! – murmuretis ŝi. – Vi, kiu portas sur via brusto nian plej altan talismanon, ĉu vi povas supozi, ke Fenicianoj faras ion por via malutilo?... Konsideru nur... Se danĝero minacus vin, aŭ se vi volus trompi viajn malamikojn, ĉu tia homo ne estus utila?... Nur tion Fenicianoj volis montri al vi en la templo...

La princo pensis momenton kaj levis la ŝultrojn.

– Jes – diris li al si. – Se mi bezonus ies ŝirmon!... Sed ĉu Fenicianoj pensas, ke mi mem ne sufiĉos al mi?... En tia okazo ili elektus al si malbonan protektanton.

– Sinjoro – murmuretis Kama – ĉu vi ne scias, ke Ramzes Granda havis, krom sia propra figuro, ankoraŭ du aliajn por la malamikoj?... Tiuj du reĝaj ombroj pereis, kaj li vivis...

– Fine, sufiĉe... – interrompis la princo. – Por ke la popoloj de Azio sciu, ke mi estas favora por ili, mi destinas, Kama, kvin talentojn por ludoj je la honoro de Astoret, kaj multekostan pokalon por ŝia templo. Ankoraŭ hodiaŭ vi ricevos ĉion.

Li adiaŭis la pastrinon per movo de l’ kapo.

Kiam ŝi foriris, nova fluo de pensoj ekregis lin.

– Vere, ruzaj estas Fenicianoj. Se tiu ĉi mia vivanta bildo estas homo, ili povas doni lin al mi kiel multvaloran donacon, kaj mi farus miraklojn, kiajn oni eble neniam vidis en Egipto. La faraono loĝas en Memfiso kaj samtempe montras sin en Teboj aŭ Tanis!... La faraono marŝas kun la armeo Babilonon, Asirianoj tien kolektas la ĉefajn fortojn, kaj samtempe la faraono kun alia armeo prenas Ninivon... Mi pensas, ke Asirianoj estus tre mirigitaj per tia okazo...


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum