Panyu, iutage en 202X

作者 aŭtoro: Kukaburo de Monto Dandenong, 发表于 afiŝita je Thursday, May 02, 2024, 21:15 (15天前)
编辑: Solis, 时间: Wednesday, May 15, 2024, 16:15

Deklaro de senrespondeco: Provverkante eseojn por la serio (provizore titolita "_______"), la aŭtoro, celante nur refreŝigi sian Esperanton esplorante la flekseblecon de la lingvo en komuniko liberstila moderntema, ne klopodis faktokonfirmi ĉiun detaleton, ne garantias la ĝustecon nek la kompletecon de io ajn skribita, tial neniel respondecas pri perdo aŭ damaĝo rezultanta el uzo aŭ misuzo de la informoj ĉi-sube donitaj.

Ĉu en ĉies korfundo konscie-subkonscie kaŝiĝas bildoj idealigitaj (nerealisme romantikigitaj) pri io ie,
eble io nebula el fora paseo, kiu, en senmova aero de kelka maldorma meznokto, senkiale supreniĝas el la abismo de la postlasiteco,
kiel, en mi ĉi-nokte, tiu jen-kota-jen-akva tereno de la Delto de la Perla Rivero...

Tempovojaĝo ŝajnis al ni ne tiom fikcia, kiam nia metrotrajno, kurinte inter banan-arbaroj kaj rizkampoj river-trafluitaj, atingis la stacion Dichong (低涌), kie en nun-malofte-trovata kvieto okullogis nin fiŝ-lageto ("lago" fosita por bredi fiŝojn, uzata krome por kultivi lotus-radikojn k.a. akvoplantaĵojn), sur triono de kies perimetro staris krudaj unu-etaĝaj vilaĝ-domoj, nun agriturismaj restoracioj (农家乐).

Se Panyu (番禺) estas iasence vivanta "fosilio" de la iama Guangzhou, eble Dichong (低涌) ekzistas kiel vivanta "fosilio" de la iama Panyu?

Sekvante la itineron rekomenditan de Baidu-mapo, ni piediris sur serpentumaj vojetoj, enspirante la aromon de herboj kaj bovmerdoj --- aromon nature nervo-malstreĉan kaj aĝo-forgesigan, certe kolektindan por t.n. "aromoterapiistoj" --- ĝis kiam post unu plia vojkurbiĝo nin atendis farmo, la celloko de miaj kunvojaĝantoj, el kiu aŭdeblis lamaa ĉantado, preludo de ilia budhisma tagkurso.

Indiferente ĉu iu el ili iam priskribos la tagkurson en E-forumo, mi, pormomente reliberigita, denove ek-tempovojaĝis prenante aŭtobuson tiom malnov-modan kiel tiuj en la jaro 2010.

Unua halto: Shigang (石岗), iu t.n. "urbigita vilaĝo" (vidu piednoton 1), strukturo plejparte senplane-senintervene formita (kelkaj dirus: "senregule fuŝ-kreskinta") sed mia-opinie la "kulmino" de ia "sin-organiziĝo" discentra, ege oportuna, kie eblas kontentigi ĉiajn siajn vivbezonojn interne de cirklo 200 metrojn radiuse, dudekkvar-sepe (piednoto 2)... kiel nun demonstrate:

(1) kaptinte farunaĵojn por satigi mian vakuon (stomakon) en bakejo tuj ĉe la portalo al la vilaĝo, mi
(2) transiris en minivendejon apude, en kiu boteligita jasmena teo de Mr Kon (康师傅) mildigis fajran soifon en la gorĝo, kaj
(3) preterpasis afiŝtabulon kun mozaiko da anoncetoj ofertantaj senlime elekteblan lueblecon en la vilaĝo, kaj
(4) por repoŝti ian difektitan ileton al malhonesta retvendisto, sekvis vojmontrilon enstraten ĝis servejo de SF-ekspreso (顺丰快递), en kiu la deĵoranta paro tien-reen-formikadis kun pli da "pozitiva energio" ol la plej pozitiv-energia "entreprena teamo-konstruisto", kaj
(5) en la sama streta strateto --- "kanjono" ambaŭflankita de brikmuroj --- odoro de ŝampuo kaj bruo de harsekigilo el la jaro 1985 min invitis en barbirejon 1985-eskan, kiu, pedante dirite, estis spaco kun kromatatologie neŭtralaj lumfonto (fluoreska tubo) kaj reflektosupraĵoj (ceramiko), pli taŭga por fajnkolimati sian "interfacon homan-ĉirkaŭaĵan", ol harsalonoj oranĝkolore lumigitaj, kaj, laste
(6) "elkanjoniĝante" sub la sunlumon korpo-karesan kaj humor-levan, provis iomete "filozofumi" starante sur la placeto antaŭ la vilaĝa prapatra templo (祠堂) --- ia spirita kunligilo elradianta ion animpacigan, elektromagnete nedetekteblan sed sesa-sense senteblan ---

--- kio eltiras la interesan diferencon inter la doktrino "harmonia kunekzisto kun la naturo" de niaj prapatroj, kaj tiu advokata de okcidentaj livuloj kiuj lasas sian hejmpordon aperta por kun muŝoj kaj serpentoj "nature" kunvivi! (temo ja pludiskutinda poste)

--- kio atestas la liberan en-/el-/inter-migradon de laborantoj kaj liberan fluon de komcercaĵoj kaj servoj, sub la "nevidebla mano" de la merkato, esencajn por soci-stabileco.

--- kaj tiel facile refutas, sen neceso ŝalti la televidon je 7:00 p.t.m. ĉiutage, la akuzon far "frakcioj mavintencaj" pri "nesufiĉa merkatigo" de la ĉina ekonomio (?!).


Pluveturante direkte al Shiqiao (市桥) la urbocentro de Panyu, kun omaĝo mi fiksrigardis ion kio certe frapus la okulojn de Janet Yellen: moderna apartamento-komplekso kun arkpordego kaj fasado kaj fontano tiom imponaj ke Oktavio mem mirus ke plebanoj nun loĝas en romia palaco... Sed Oktavio plendus pri la ŝildoj senvariaj do enuige monotonaj de la butikoj ĉikunalfiksitaj: sama ligneca apero, sama litertipo, tiel ke li konfuzita hezitus eniri iun por rizoto aŭ alian por akupunkturo...

Pli proksime al la urbocentro, "dolĉe melankolian" (piednoto 3) nostalgion en mi elvokis ĉirkaŭbarita loĝbloko en kiu la domoj, kvazaŭ karton-skatoloj troorde stakigitaj en varstokejo kaj kun muroj malpurflavaj kaj fenestrokadroj rustaj, heredis mia-antaŭjuĝe estetikon de la soveta-planekonomia-epoko.

Estetiko reformado-malfermo-epoka troveblis laŭlonge de bulvardo apudrivera, kie en animevendejo knaboj postlerneje ludis Nintendo-aparaton, kaj kie travitre admireblis la imagipovo de herb-radikaj fasonistoj, supera al tiu de tiuj el David Jones (piednoto 4).

Finfine, la bulvardo kondukis al la ronda Piedponto Dabei (大北路天桥), iam rigardata de iu cerbumema bahaisma studgrupo kiel la punkto-(nulo, nulo) en la koordinata ebeno de la urbo.

La klimakso trolonge atendita: La dolĉaĵejo tradicie dekorita: "____", en kiu la servistino, surtabligante la zingibran lakto-kazeon (? 姜汁撞奶) kaj taro-kukojn (芋头糕), demandis kial mi tenas vizaĝon flore ridantan kiel bebo senmankula....

...ĉar... evidente, la sperto ĉi-ene, fundamente kontrastis al tiu en la nefora Starbucks, kie formalveste-etburĝare kafumantaj (pseŭdo-)orkolumuloj konkursis unu kontraŭ alia por la mieno plej ŝtonece-serioza... --- jes, jes, vi eĉ ne bezonas konsciigi min pri la ekzisto inter ili de ŝajne-ion-farantaj sed fakte-neni-farantaj ret-babilantoj...

Revenante al Dichong, sola sidante sur roko apud-akva, mi lasis min absorbita en la kantona opero nun sursceniĝanta sur bambua podio trans la lageto lotus-punktita, ĉio ĉi orumita de la febliĝanta suno kunfandite en ian iluzion alimondecan ("何似在人间"?, = kvazaŭ transmovite en felandon?)...

Subite, el tiu felandeca tranco min vekis miaj kunvojaĝantoj aperantaj surprize kun granda sako da farmproduktaĵoj, donaco de la gastiganta familio: legomoj, karamboloj (? 杨桃), longanoj ktp, de la kursanoj mem mane rikoltitaj.


------------------------

1. urbigita vilaĝo: "城中村", pli precizan esperantigon de kiu kredeble jam elpensis tiu kalva sinjoro en la oficejo de EPĈ, ĝisnun gluata en mia memoro kiel inspira modelo de ŝtat-dungito senfiera senfanfarona, kiu, iutage pasintjarcente, rimarkinte nin vizitpasanti, tuj refokusiĝis sur sian ofictablon, rektigis sian dorson sinŝajnigante vortarkonsultadi kaj notfaradi, kvazaŭ liceano strebanta bon-impresi la instruiston.

2. dudekkvar-sepe: adverbo improvizita, = en iu ajn el la 24-horoj de iu ajn el la 7 tagoj de la semajno, = iam iajn tag-nokte

3. Vidu: "Printempo en la Aŭtuno" de Julio Baghy

4. David Jones: iu entrepreno specialigita en luksaĵoj


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum