Skatolo da tefolioj一盒茶叶(随笔)
Skatolo da tefolioj
Yin Jiaxin(殷嘉新)
Somere de 2002 sinjoro Wan, mia intima amiko, transloĝiĝis aliloken. Adiaŭante li donacis al mi skatolon da tefolioj. Mi malofte trinkas teon, konante nemulte pri tefolioj. Sinjoro Zhou amikiĝis al mi jam dekkelkajn jarojn. Li kaj lia edzino tre ŝatas teon kaj bone konas diversajn tefoliojn. Oni diras: ”Spadon donacu al kavaliro, ŝminkon donacu al belulino.” Do, al sinjoro Zhou mi transdonacis la tefoliojn de sinjoro Wan.
La tefolioj tre plaĉis al gesinjoroj Zhou, kiuj diris, ke ili neniam spertis tian bonan tefolion, kia ĝi: tuta ĉambro tuj pleniĝis de bonodoro kiam ili infuzis la teon, kaj estas mirinde, ke la teo helpas plibonigi dormadon dum plej multe da specoj refreŝigas menson .
Kelkajn tagojn poste, sinjoro Zhou telefonis al mi demandante, ĉu mi bezonas helpon de li.
“Ne.” mi respondis.
Sekvatage, ankaŭ lia edzino telefonis al mi demandante, ĉu mi bezonas helpon de ŝi.
“Ne.” mi respondis.
Min perpleksigis ilia telefonado. Gesinjoro Zhou servas en la urba registaro kiel oficialuloj kun forta potenco. Oni ofte per flatado petis favoron de ili. Sed mi neniam faris tion.
Baldaŭ, gesinjoroj Zhou vizitis min. Dum interbabilado, ili denove demandis, ĉu mi bezonas ilian helpon. Mi la kapon skuis, dirante, “Mi scivolas, kial vi ĉiam divenas, ke mi bezonas helpon de vi.”
“Pri la tefolio,” sinjoro Zhou diris, “ni jam konsultis specialiston. Ĉi-speca tefolio estas speciale farita, kaj nenie aĉetebla. Laŭtaksite, la skatolo da tefolioj tre alte valoras. Kial vi al ni donacis aĵon tian multekostan, se vi ne postulas nian helpon?”
Aŭdinte lian diron, mi ne sciis, ĉu plori aŭ ridi.
Mi telefone demandis sinjoron Wan pri la tefolioj, kaj sciiĝis, ke dum sia inspektado en nia urbo prezidinto Jiang donacis po skatolo da tefolioj al ĉiuj altrangaj oficialuloj, inter kiuj troviĝas la patrino de sinjoro Wan, kaj ŝi neniam trinkas teon pro suferado de sendormeco, kaj ili ambaŭ, filo kaj patrino, konas nek la efikon nek la prezon de la tefolioj.
Veraj amikoj inter si nur zorgas pri amikeco, ne pri donaco ĉu kara aŭ malkara.
完整帖子 kompletaj mesaĝoj: