《MARTA 》(187)(188)

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Saturday, April 29, 2023, 06:00 (334天前)

《MARTA 》(187)

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.

Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.

La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, vulkano de kolero, envio kaj ... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, — fariĝis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

(未完待续)


《MARTA 》(188)

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas kaj ne renverŝas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni ĝi ne povos.

La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.

La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiu li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi estas senforta kiel infano ... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!

(未完待续)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum