头像

Kial la kazo post signifi?

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期二, 七月 16, 2019, 16:53 (62天前) @ Pipi
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期二, 七月 16, 2019, 23:26

Por trovi/rezoni la kazon post signifi oni vere ne bezonas PAG aŭ eĉ ne Pomego! Sufiĉas ĝenerala scio kaj logika rezonado.
Kiam mi legis la tekston mi sentis malkomforton ĉe la akuzativo.
Nu, mi jam povis sekvi la konsilon de Zamenhof: se vi hezitas inter akuzativo kaj nominativo, nepre uzu nominativon (ne metu no-on).
Sed mi daŭrigis pripensadon.
En tiu frazo la vorto/verbo signifi fakte havas la sencon de iu formo de esti, do de la kopulverboj: ŝajni, iĝi, nomiĝi, ktp kaj tiuj verboj ne akceptas akuzativon!
Mi tamen konsultis Pomegon, kiu simile klarigis.
Mi tiam ankaŭ komprenis ke signifi havas minimume du sencojn.

Plie Pomego pruvis al mi... ke ekzemplaj frazoj estas en la Fundamento (kaj en Lingvaj Respondoj).

Jen, mi esperas ke mi alportis uzeblan rezonadon!


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum