头像

《春天里的秋天》2.2 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 17, 2023, 08:02 (216天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.2 "Tiu ĉi estas via," ŝi diris montrante la freŝan. "Tiu ĉi estas mia," ŝi montris la velkintan.

"Mi ne komprenas vin," mi diris sincere, sentante ke io maltrankviliga okupas ŝian koron.

"Vi ne komprenas?" Ŝi sin turnis al mi kun subtila rideto. Tian rideton mi neniam vidis antaŭe, ŝia rideto ne devus esti tia, kaj tamen ĝi estis. Ĝi estis rideto de malsanulo, kaj tamen ŝi ne malsaniĝis. Tiu rideto preskaŭ plorigis min.

"Vi ne diras al mi la veron!" ŝi ridetis denove. "Ĉu tia inteligentulo kiel vi ne komprenas! ... Mia estonteco estos malluma, tial mi estas tiuj floroj," ŝi denove montris la velkintan florkronon. "Vi estas tiuj floroj, ĉar via estonteco estos luma. La du florkronoj tiel proksimas unu de la alia, tamen ili ne estas kune, ĝuste kiel ni."

Mia estonteco estos luma — almenaŭ cent homoj jam tion diris al mi. Sed neniu antaŭe preskaŭ larmigis min per tia rimarkigo.

"Via komparo ne konvenas! Viro ne devas esti komparita kun floro," mi argumentis kun altrudita rideto. Mi ne diris konsolajn vortojn, timante ke tio larmigos min mem.

"Sed mi plej amas florojn," ŝi havis tiel lertan langon, ke mi ne povis ŝin refuti.

Estis vere, ke ŝi amas florojn. Ĉiufoje kiam mi iris al ŝia ĉambro, mi vidis vazon kun freŝaj floroj. Grandan vazon plenan de diverskoloraj floroj sur la tablo. Sur la muro de la ĉambro pendis portreto de mezaĝa virino — ŝia patrino.

"Ne decas por juna virino longe resti ĉe tombejo, des pli ne ŝtelrigardadi de ekstere," mi diris, kaŝante mian malserenan penson per falsa rido.

"Do ni iru," ŝi subite ellasis mian manon kaj sin turnis por foriro.

Kiam ni atingis la pordon de la ĝardeno, nin atakis intensa aromo de jasmenoj.

"Nu? Mi ja ne trompis vin, ĉu?" mi diris kontente.

"Delonge mi jam scias!" ŝi ekridetis.

Ni suriris la ŝtonan ŝtuparon kaj eniris la ĝardenon. La pordisto ŝin rigardis per siaj larĝe malfermitaj bidaj okuletoj, viŝante la manojn sur sia ruĝkolore kradita antaŭtuko. Lia vizaĝo estis nigre flava kun lipharoj malabundaj ĉirkaŭ la buŝo.

"Abomenindulo! Lia rigardo pikas mian vizaĝon," ŝi flustris al mi, kiam ni preterpasis la pordiston. "Ĉiufoje tiel same!"

"Kulpas via naturdotita belo!" tion dirante mi ekridetis.

"Ankaŭ vi tion diras? Ankaŭ vi mokas min? Do mi ne amikos kun vi." Ŝi ŝajnigis sin kolereta kaj rapidis antaŭen postlasante min.

Mi ne postkuris ŝin. Rigardante ŝian sveltan figuron kaj ŝian mallongan hararon ondetantan, mi ekmemoris ŝian sintenon en la lastaj tagoj. Mi komencis suspekti kaj ektimis.

Mi trovis ŝin ĉe jasmena arbedo. Ŝi sidis sur ŝtona benko kun klinita kapo kvazaŭ en medito. Ŝia hararo estis punktita de blankaj jasmenaj floretoj defalintaj.

Ŝi ŝajnigis sin, kvazaŭ ŝi ne rimarkus mian alproksimiĝon.

Mi sidiĝis apud ŝi kaj etendis la manon por preni ŝian dekstran manon, sed ŝi ĝin eltiris. Mi prenis ĝin denove, ĉifoje ŝi ne provis ĝin liberigi, male ŝi premiĝis al mi.

(未完待续)

——
Pipi
2016.7.9
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum