头像

《春天里的秋天》2.3 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Monday, September 18, 2023, 07:24 (433天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.3 Mi enspiris la aromon de la jasmenaj floroj en ŝia hararo kaj tenis ŝian molan manon. Mi ne parolis, dezirante sondi ŝian koron senvorte.

Milda kaj iom plenda melodio de violono ŝvebis el la malhele flava domo parte kaŝita de arboj en la maldekstra flanko. La pordisto komencis kanti nazale amkanton de sia hejmloko.

Mi ne sciis, kie vagas ŝia penso; mi ankaŭ ne sciis, kie vagas mia penso.

"Lin," subite ŝi levis sian kapon kaj diris, "ĉu estas vere, ke via frato mortigis sin?"

"Kial ne vere? Ĉu vi ne jam vidis la telegramon?"

"Kial li sin mortigis?" ŝi demandis esplore.

"Mi ne scias," mi respondis sincere. "Kial ŝi pensadas pri tiaj malĝojaĵoj, pri kiuj la junaj knabinoj de devas scii?" mi pensis ĉagrene.

"Mi estas pensanta pri la demando, ĉu estas eble sin mortigi per siaj propraj manoj," ŝi diris pene kaj ŝia mano tremetis en mia mano.

"Tion vi ne devas scii," mi diris kaj klopodis por ŝanĝi la temon.

"Mi tamen nepre volas scii," ŝi insistis.

"Do aŭskultu min. Tio ja eblas. Mia frato sin mortigis. Tio estas fakto," mi diris malvolonte kun la espero antaŭforigi ŝian pluan pridemandon per la senĉirkaŭfraza respondo.

"Ĉu vivi aŭ morti estas pli ĝoje?" ŝi demandis kvazaŭ al si mem.

"Rong, vi ne plu amas min," mi diris malespere, triste.

"Kial?" Ŝi surpriziĝis. "Kio kondukis vin al tiu ideo? Kiam mi diris, ke mi ne amas vin?"

"Tion diris via vizaĝo."

"Mia vizaĝo? Ĉu vi ne kutimiĝis al vido de mia vizaĝo?" Ŝi ŝovis sian vangon al miaj lipoj, kaj mi kisis ŝin. Ŝia vizaĝo estis malvarma, ke ĝi vere diris al mi ...

"En tiel bela tago kaj tiel bela ĉirkaŭaĵo, paro de junaj geamantoj parolas tamen pri nenio alia ol vivo-aŭ-morto kaj memmortigo, ĉu tio ne estas absurdaĵo?"

Ŝi ne respondis kaj diris post longa silento: "Ne estu suspektema. Mi estas ĉe via flanko, kaj tamen vi pensas, ke mi ne amas vin!" Ŝi estis vere sagaca kaj per tio kaŝis siajn verajn sentojn.

Jes, ŝi estis flanke de mi, sed ŝia koro estis tre malproksime de la mia. Kiom malproksime, ankaŭ mi ne sciis.

"Amo estas belega afero. Tro bela por aparteni al mi," ŝi murmuris, kvazaŭ al si mem. Ŝia voĉo estis tiel milda kaj plenda kiel la violona muziko.

Mi rigardis ŝian vizaĝon kovritan de nebulo, simila al fianĉina vualo el gazo, kiu faris ĝin ankoraŭ pli bela. Sed tiu fianĉino neniam estos mia.

Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kiel plej karan trezoron. Mi eklarmis, la larmoj falis sur ŝian hararon kaj ruliĝis kiel perloj.

"Vi ploras," ŝi diris levante la kapon kun rideto, kiu estis, mi pensis, pli kortuŝa ol larmoj. Per unu fingro ŝi premis miajn lipojn kaj tuj ilin kisis. Tiel rapide kiel fulmo.

Sed kiam mi volis ŝin kisi, ŝi deturnis la kapon.

"Rong, hodiaŭ vi kondutas strange, vi ŝanĝiĝis," mi diris tre malĝoje. "Diru al mi, pro kio do?"

"Ankaŭ mi ne scias."

"Ĉu vi bezonas mian helpon en io?" mi demandis sincere. "Geamantoj ne devas teni sekreton unu de la alia."

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.10
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum