头像

《春天里的秋天》2.4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, September 19, 2023, 07:41 (432天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

2.4 "Mi ne scias," ŝi diris naive malkaŝeme kiel infano.

Mi pensis: "Ĉu estiĝis fendeto en nia amo?"

La suno kviete subiris. Ni volviĝis en la aroma krepusko. La pordisto nudpiede iradis antaŭ ni tien kaj reen.

"Ni reiru!" ŝi stariĝis tirante mian brakon.

Ni reiris laŭ la zigzaga malsupren kondukanta vojo.

"Akompanu min hejmen," ŝi diris kvazaŭ ordonante.

"Bone."

"Matene mi preparis pladojn, precipe por vi."

"Ĉu vere?"

"Ankaŭ estas vino."

"Vinon mi ne volas."

"Ĝi estas bona vino alsendita de iu amiko, kaj mi ĝin tenas por trinki kune kun vi."

Anstataŭ ion diri, mi turnis al ŝi la kapon por ŝin danki per la okuloj. Ŝia vizaĝo ridetis kiel disvolviĝanta floro. La nuboj jam disforiĝis.

Ni faris kelkajn turniĝojn kaj descendis sur deklivon. Mi rekonis ŝian domon post verde farbita barilpordo. En la korto pompis ruĝaj kaj blankaj floroj.

Ni puŝe malfermis la pordon, suriris la ŝtonan ŝtuparon kaj eniris ŝian ĉambron, litĉambron de juna knabino.

"Sidiĝu ĉi tie," ŝi diris al mi montrante al sofo.

Ŝi iris al la longa tablo, prenis de sur ĝi la florvazon per ambaŭ manoj kaj metis ĝin sur la tabureton apud la sofo. Ŝi premis sian vizaĝon al la floroj kaj poste malaperis post la ekrano.

Blankaj lilioj, purpuraj violoj kaj flavaj kanafloroj.

Ankaŭ mi premis mian vizaĝon al la floroj por flari la aromon de la lilioj kaj ŝia parfumo.

Ŝi reaperis kun pladoj.

"Ĉu mi helpu vin?" mi diris kiel kutime.

"Ne, dankon, vi ne scipovas. Nur sidu kviete," ŝi respondis kun rideto, kiel kutime.

La pladoj estis jam preparitaj. Ili estis metitaj sur ronda tableto, ĉe kiu ni sidis vizaĝ-al-vizaĝe.

"Bongusta?" ŝi demandis kiel kutime.

"Bongusta, tre plaĉa al mi," mi respondis kiel kutime.

Ŝi prenis botelon da vino el la ŝranko.

"Rigardu! Ruĝa kiel sango, kiel brila!" Ŝi plenigis por mi pokalon kaj poste plenigis alian por si mem.

Ŝi levis sian pokalon kaj mi levis mian.

Mi eltrinkis unu pokalon kaj mia vizaĝo ekbrulis.

"Jam sufiĉe," mi demetis la pokalon.

Ŝi ree plenigis mian pokalon senvorte. Ŝiaj ek-eke brilantaj okuloj rigardadis min, kvazaŭ dirante: "Trinku! Trinku kiom vi povas!"

Mi eltrinkis ankoraŭ unu pokalon.

Mi rimarkis, ke tiam ŝi jam trinkis kvar pokalojn.

Ŝia vizaĝo ruĝis ĉarme kaj ŝiaj okuloj disradiis forte. Kiel ravaj brilaj okuloj!

"Mi ne ebriiĝis! Mi ja ne ebriiĝis!" ŝi sin defendis per voĉo simila al kanto de birdo.

"Palpu miajn vangojn kaj tempiojn. Ili estas malvarmaj." Ŝi prenis mian manon kaj ĝin premis al sia vizaĝo.

Kiel varma mano! Ŝia vizaĝo brulis! Tamen ŝi asertis, ke ĝi estas malvarma.

"Jes, malvarma," mi mensogis al ŝi kaj al mi mem, ĉar mi volis, ke mia mano restu pli longe sur ŝia vango.

"Trinku, trinku." Ŝi prenis la botelon por replenigi mian pokalon.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.11
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum