头像

《春天里的秋天》3.3 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Saturday, September 23, 2023, 09:28 (210天前) @ Pipi
编辑: Pipi, 时间: Saturday, September 23, 2023, 09:42

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.3 La suno lante grimpis malsupren de arbosuproj al tegmentoj kaj poste al la tero. En multaj kortoj floris floroj. Sur la strato kuŝis ombroj de folioj. Laŭ la zigzaga vojo iris homoj. Infanoj ridis post siaj barilpordoj. Iu dika virino montriĝis ĉe stratangulo kaj tuj malaperis en mallarĝa strateto, kvazaŭ ŝia bubalsimila dika korpo estus falinta en kanaleton.

"Vere abomeninda estas la vivo en ĵurnala oficejo! En tiel bela urbo oni tamen ne povas ĝui liberecon. Xu denove ekplendis pri la vivo. Li rigardis supren al la blua ĉielo tra la arbofolioj kaj lasis la varman sunon karesi lian malgrasan vizaĝon, kiu malofte montriĝis al la suno. Li jam laboris plurajn jarojn endome por la ĵurnala redakcio.

"Vi estas pli feliĉa ol mi. Elektraj lampoj, tondiloj kaj la sensangaj vizaĝoj de la kompostistoj. Ĉiam tiel monotone, ĉiam la samaj kelkaj homoj, ĉiam la samaj lacaj vizaĝoj," li diris kvazaŭ ĝeme.

"Do eksiĝu el tiu laboro," mi diris aŭtomate, aŭdinte tian plendon de li jam multfoje.

"Sed kiel mi tiam min vivtenos?" li demandis kvazaŭ skurĝita.

Lia logiko estis simpla: Homo devas vivi per mono kaj akiri monon per la vivo. Tio signifas, ke oni devas iom post iom forvendi la vivon por teni la vivon. Li ne volis ĝin vendi, sed ne povis ne tiel fari.

"Kaj krome estas mia patrino, kiu prezentas plej gravan problemon. Mi sendas monon al ŝi ĉiumonate. Se mi ne laborus, per kio ŝi sin vivtenus?"

Jes, li havas patrinon, pri kiu mi jam aŭdis de li multfoje. Li intencadis venigi ŝin al tiu ĉi loko, sed lia patrino timis veturi per mara ŝipo. Ĉiumonate li sendis 20 juan-ojn al ŝi ĉiam je ĝusta tempo. Mi sciis tion, kaj krome mi povis informiĝi pri tio per lia vizaĝo, ĉar je ĉiufoja sendo de mono lia vizaĝo fariĝis iom pli pala. La patrino sin vivtenis per la sango de sia filo!

"Iu amiko rekomendis al mi laborpostenon eble pli bonan en transmara lando," foje li diris al mi. "Sed la patrino ne volis ke mi iru. Kaj mi pensis, ke tiam mi estos pli malproksime de ŝi kaj estos malfacile akiri necesan vetur-koston por reveni vidi ŝin. Kaj krome la administranto de la ĵurnalo ne volas lasi min foriri."

Li estas patrino-amanto; neniu alia el miaj amikoj tiel arde amas sian patrinon kiel li. Iufoje, rigardinte la filmon "Bona Patrino", li eĉ ploris tutan tagon.

"Mi havas nur unu karan homon dum la vivo, kaj tiu estas mia patrino. Pro ŝi mi volonte foroferos ĉion."

Li havas patrinon, amas ŝin kaj parolas al ĉiu amiko pri ŝi. Sed mi? Mia patrino delonge jam kuŝas en sia tombo. Mi eĉ ne klare memoras kie estas ŝia tombo. Mi neniam parolis pri ŝi al miaj amikoj. Eble mi neniam amis mian patrinon.

Ni eniris la verdan barilpordon kaj vidis, ke Rong staras sur la ŝtuparo en roza bluzo kaj nigra mallonga jupo.

"Kiel frue!" ŝi salutis nin kun rideto, printempa rideto. Ŝia vizaĝo ekbrilis kiel petalo en la suno.

"Hodiaŭ estas via ripoztago," ŝi diris al Xu.

"Mi dormis nur tri horojn ĉimatene," li respondis per voĉo simila al pluvo en aŭtuna nokto.

"Lastanokte mi ebriiĝis kaj kverelis kun Lin," ŝi ekridis kun sonoro de arĝenta tintilo.

"Ni ne kverelis. Vere, ŝi ebriiĝis. Unu ridis dum la alia ploris," mi defendis min kun rideto.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.15
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum