头像

《春天里的秋天》3.4 (纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Sunday, September 24, 2023, 07:20 (427天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

3.4 Kial ŝi menciadis nian kverelon? Fakte ni ne kverelis lastanokte. Ŝi ebriiĝis kaj ekploradis ĉagrene tute senkaŭze. Ŝi ne lasis min foriri kaj petis ke mi ŝin akompanu. Longe-longe ŝi larmante verŝis el sia koro nekompreneblaĵojn.

"Xu, prenu tagmanĝon ĉe mi, mi havas ankoraŭ botelon da bona vino. Vere bona, ĝia koloro brila kiel sango, ĝia gusto riĉa kiel sango." Sur ŝia roza vizaĝo aperis disradianta rideto.

Ŝia rideto forgesigis al mi la okazintaĵojn de la lasta tago kaj lasta nokto. Estas neeble, ke knabino, kiu ridetas tiel brile, ploris ĉagrene en la antaŭa nokto.

"Mi ne plu drinkos. Mia patrino skribis al mi, ke mi ne drinku," diris Xu senhezite. Li rigardis la vortojn de la patrino kiel evangelion.

Rong kuntiris la brovojn kvazaŭ pikita. Ŝia brila rideto malaperis. Ŝia vizaĝo estis kovrita de griza nubo. "Patrino ... patrino ..." ŝi murmuris sen vizaĝesprimo. Mi sciis, ke ŝi havas patrinon, kiu paraliziĝis kaj kuŝadas hejme.

"Rong!" mi vokis ŝin dufoje por ŝin veki, kvazaŭ el sonĝo.

Ni eniris ŝian ĉambron.

Kiel kutime, sur la longa tablo troviĝis vazo kun floroj: flavaj kanafloroj, purpuraj violoj kaj nove aldonitaj ruĝaj rozoj. La lilioj vere ne estis en ĝi.

"Kie estas la lilioj?" mi rememoris ŝian leteron. "La lilioj, kiujn vi donacis al mi."

Ŝi montris al la ronda tableto meze de la ĉambro, sur kiu estis verda vazeto kun la lilioj, kiujn mi vidis hieraŭ.

Ŝi elprenis la bukedon kun flava silka rubando ĉirkaŭ la tigoj. En la vazo ne estis akvo.

"Mi decidis ĝin donaci al vi, sed volis ke vi mem venu por ĝin preni. Mi pensas, ke vi certe komprenis tion."

Sed tion mi ekkomprenis nur hodiaŭ.

Ŝi volis ludi ŝakon kun Xu. Mi iris sola post la ekranon al ŝia lito.

Sur ĝi estis maldike vatita silka litkovrilo, littuko kun bluaj floroj kaj kapkuseno kun brodita kovrilo sur kiu estis la vortoj: NE FORGESU MIN. Ĝi estis unu peco de paro, kies alia peco estis ĉe mi.

Mi sentis aromon, similan al tiu de lilioj.

"Kion vi faras tie interne?" Ŝia arĝenta sonora voĉo transflugis la ekranon.

"Mi rigardas la kapkusenan kovrilon."

"Kion rigardindan ĝi havas? Vi ja havas unu similan, ĉu ne? Tuj venu rigardi nian ŝakludon."

"Mi volas vidi la larmajn postsignojn, pri kiuj vi skribis en la letero."

Mi aŭdis neniun vorton, sed nur subridon de ŝi. Ŝajne ŝi absorbiĝis poste en la ŝakludo.

Mi kuŝiĝis sur ŝia lito kaj kaŝis mian vizaĝon en la kapkusenon. Ĝia iom malseka kovrilo malvarmigis mian ardan vizaĝon. Milda bonodoro penetris en miajn naztruojn. Tiu knabino preskaŭ min frenezigis.

Ŝi vokis min de tempo al tempo, kaj mi ŝajnigis min dormanta. Efektive mi estis rememoranta pri nia interkoniĝo kaj enamiĝo. Mi sonĝis kun malfermitaj okuloj.

(未完待续)
——
Pipi
2016.7.16
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum