头像

《春天里的秋天》15.1(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Tuesday, October 10, 2023, 08:22 (190天前)
编辑: Pipi, 时间: Wednesday, October 11, 2023, 10:02

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

15.1 Matene, antaŭ mia ellitiĝo, ŝi sendis al mi per iu paperslipon:

Ne venu vidi min! Mi eliras por fari aĉetadon kun iu amikino. Jen estas bukedo de lilioj por vi. Ĝin metu apud via kapkuseno kaj havu belan sonĝon kun ili ĉe vi. Kiam vi vekiĝos, vi vidos min jam ĉe via flanko.

—Rong.

Mi akceptis la liliojn. Mi metis ilin al mia vizaĝo. Ilia aromo memorigis al mi la bonodoron de ŝia hararo.

"Rong," mi murmuris ŝian nomon fojon kaj refojon kaj mi endormiĝis.

Kiam mi vekiĝis, ne sciante la tempon, mi tuj sentis la aromon de la floroj.

La lilioj ankoraŭ restis ĉe mia kapkuseno. Sed ŝi ne alvenis.

La unua ideo veninta al mi estis: "Iru vidi ŝin."

Haste mi surmetis la vestojn kaj eliris.

Milda venteto, freŝa aero, brila suno, ombroj de verdaj foliaroj, aromo de floroj, birdaj kantoj, miaj malpezaj paŝoj.

Kiel bela estas printempo! Precipe la printempo kiu donas amon al mi.

Mi saltadis kaj ridetadis sur la vojo. Mi flarsentis aromon de lilioj kaj ekzumis per mallerta voĉo "Kie Estas Mia Kanto de Kantoj."

Baldaŭ mi jam vidis ŝian pordon.

"Ne rapidu," mi pensis. "Ŝi ne atendis mian alvenon. Kion mi diros al ŝi unue?"

"Eble ŝi jam eliris, do la pordo estas ŝlosita."

"Kun kiu do ŝi eliris? Kiu estas la amikino?"

"Eble ŝi estas hejme kaj faras ludon kun mi. La amo ja plenas je ludoj."

Sed solviĝis la demando pri kiu mi min okupadis.

La barilpordo malfermiĝis kaj eliris du figuroj. Du vizaĝoj fulme preterpasis mian rigardon. Unu viro kaj unu virino.

La virino estis Rong. La viro estis tridekkelka-jara, kun grasa vizaĝo kaj kelkaj mallongaj lipharoj. Li estis nekonato.

Ili foriris kun la dorsoj al mia direkto.

"Kiu estas la viro?"

Mia tuta sango kuris al mia vizaĝo.

"Ŝi trompis vin. Kuratingu ŝin por forŝiri ŝian maskon," mi diris al mi kaj jam pretis ekkuri.

"Kiu estas la viro? Kio estas ilia rilato?" mi hezitis.

"Certe ŝia amato. Do estas ne mirinde, ke ŝi kondutis strange en la lasta tempo."

"Ne ludu farson," mi min avertis.

Mi staris tie en stuporo. La bluzo kun bluaj kradoj kaj bluserĝa Sun-Jatsen-fasona kostumo malaperis ĉe stratangulo.

——
Pipi
2016.8.1
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum