头像

《春天里的秋天》15.3(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Thursday, October 12, 2023, 07:11 (198天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

15.3 "Ne, ŝi ne estas tia virino. La knabino amata de mi ne povas esti tia.

"Krome, ili iris ne en la maniero de geamantoj.

"La viro ne estas ŝia amato.

"Ili ne intence evitis min. Kial mi ne alkuris al ili por klarigi pri ĉio?

"Jes, mi devus kuratingi lin por tion fari. Tiam ĉiuj demandoj estus solvitaj.

"Mi mem kulpis en tio. Ĉu ŝi ne skribis, ke mi ne iru vidi ŝin? Kial mi ne kredis ŝin?

"Vi suspektema molulo!"

La lastaj vortoj estas mia konkludo.

La lilioj apud mia kapkuseno aspektis moliĝintaj.

Mi forgesis meti ilin en la vazon. Tiujn florojn ŝi speciale donacis al mi, sed mi ne bone flegis ilin.

Mi kuris al la lito kaj prenis ilin. Mi snufis la aromon kiu jam komencis malaperi.

"Se ŝi scius ĉi tion, ŝi ekplorus," mi pensis.

Mi ŝanĝis la akvon en la vazo kaj enmetis la florojn. Mi esperis, ke la pura akvo ilin revivigos.

"Ho floroj, vi nepre vivu por simboli nian eternan amon," mi preĝis en la menso.

Xu subite venis en la ĉambron.

Li ekmiris pro mia mieno.

"Lin, vi ĵus ploris?"

Mi ne respondis sed deturnis mian vizaĝon por rigardi la portreton de Garbo.

"Pro kio vi ploris?"

Anstataŭ respondi mi turnis mian rigardon al la foto de Rong.

"Certe pro amo, pro Rong." Li sidiĝis sur la sofo.

"Lin, mi ja diris, ke via amo ne alportos bonan rezulton." Lia voĉo plenis je melankolio.

"Sensencaĵo," mi replikis kolere.

"Mi admonas vin, ke vi ne donu al amo tiom da graveco, homo vivas ne sole per amo."

Mi volis intermeti: "Do per mono?" Sed mi ne tiel faris.

"Pro amo vi forgesis amikecon, pro Rong vi forgesis vian fraton. Tio ne decas. En via aĝo, vi devas preni seriozan laboron. Anstataŭe, vi perdas vian tempon kun knabino tagon post tago aŭ ploras kuŝante surlite. Ĉu vi ankoraŭ estas viro?"

Li parolis kvazaŭ parkere deklamanta.

"Ĉu li hodiaŭ vidis Rong kaj la viron?" Tiu demando fulmis en mia kapo.

Sed mi pensis tuj: "Al tia diro vi jam alkutimiĝis, do ignoru tion!"

Mi subite iris al la skribotablo, prenis el tirkesto leteron de mia fratino. "Legu," mi diris donante al li kelkajn paĝojn. "Informo pri la memmortigo de mia frato." Mi pensis: "Tio ĉi fermos lian buŝon."

Li ĝemis dum legado. Poste li diris: "Vidu, tio ĉi estas leciono por vi."

"Sed kion vi povus fari pri tiuj, kiuj volontas esti trompita de virino ĝis la fino sen plendo?" mi diris obstine.

"Nenion mi povas. Ekzemple, se estas puto antaŭ vi, kaj mi diris al vi ke vi ne ensaltu, sed vi insistas ensalti. Kion mi povus fari?"

"Do fermu vian buŝon," mi diris kun rideto ne de amuziĝo sed de kolero, kvankam mi ne koleriĝis pro li.

——
Pipi
2016.8.3
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum