头像

《春天里的秋天》15.2(纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年)

作者 aŭtoro: Pipi, 来自 el: 辽宁大连 Dalian, Liaoning, Ĉinio, 发表于 afiŝita je Wednesday, October 11, 2023, 10:05 (290天前) @ Pipi

纪念世界语翻译家李士俊先生诞辰100周年

《春天里的秋天》
原著:巴金
世译:李士俊
输入与发布:Pipi

15.2 Mi kviete lasis ilin foriri, starante en silento, timante ke ili povus sinturni kaj vidi min.

Malrapide mi iris al la verda barilpordo.

Kiel plaĉe aspektas la verda barilpordo en la suno kun la ruĝaj kaj blankaj floroj post ĝi.

Ŝia fenestro super la ŝtuparo estis malfermita, sed la blanka punta kurteno post la verda drata gazo malebligis vidon de ĉio en la ĉambro.

Kun la manoj sur la barilpordo mi atente rigardis ĉion ĉi tion.

Doloris al mi la koro. Ĝin mordetis ĵaluzo, malespero kaj soleco.

Mi plue rigardadis atente tion.

"Kial mi tion faris? Ĉu ili ne plu havos rilaton kun mi post hodiaŭ?" Mi mem ne sciis.

"Mi atendados ĉi tie dum la tuta tago, ĝis ŝia reveno," mi diris al mi.

"Reveninte al la loĝejo mi nepre elploros la ĉagrenon," mi diris al mi mem.

Mi volis plori, tuj ekplori, mi ne povis atendi ĝis ŝia reveno.

Ploru, vi viro trompita de virino.

Mi fortrenis mian lacan korpon.

Sur la strato ne estis sunlumo, nek aromo de floroj nek arbaj ombroj. Mi ne povis ilin percepti. Mi perceptis nur mian malĝojon.

La vojo ŝajnis ekstreme longa.

Reveninte hejmen, mi falis sur la sofon, kvazaŭ irinte tro longan vojon.

"Ne indas plori pro knabino. Mi ne volas esti viro servanta kiel distraĵo de virino."

Mi tiel diris, tamen larmoj fluis el miaj okuloj.

Mi eĉ havis tiel multe da larmoj por verŝi!

Subite la vorto "memmortigo" aperis en mia kapo. Mi rememoris mian memmortigintan fraton.

"Por viro trompita de virino, la plej bona venĝo estas memmortigo.

"Sed ĉu ŝi scios, kial mi memmortigas min?

"Probable ne.

"Eĉ se ŝi scios, tio ne alportos bonon al mi. Tiam mi ne havos senton, kaj krome ŝi ne sentos ĉagrenon.

"Mi skribos testamenton kiel mia frato.

"Sed oni eble ne kredos min. Ŝi restos viva kaj povos sin defendi per argumentoj, dum mi ne povos reveni el la tombo por paroli.

"Eĉ se oni kredos min, tio ne alportos bonon al mi. Iuj eble mokos min: 'Stultulo!' Iuj eble adaptos mian historion al dramo por ludi en teatro kaj akiri monon. Tiom multe da viroj sin mortigis trompite de virinoj, sed ankoraŭ neniu virino estis punita pro tio.

"Do mi mortigu ŝin. Mi estu la unua punanto de virino kiu trompis viron.

"Sed ŝi estas tiel aminda. Estas bedaŭrinde ŝin mortigi!

"Do mortigu la grasvizaĝan viron en Sun-Jatsen-fasona kostumo. Mi vidu, ĉu ŝi ankoraŭ trompos min post la morto de ŝia amato.

"Sed eble la viro ne estas ŝia amato. Mi neniam lin vidis antaŭe. Se ŝi amus lin, kial do ŝi trompu min? Ŝi povus simple ignori min.

"Eble ŝi konatiĝis kun li lastatempe.

"Sed kial ŝi amu viron tridekkelk-jaran? Mi ne estas nepre malpli bona ol li. Kiel ŝi povus forlasi min pro li?

"Ŝi certe klopodas teni nin ambaŭ.

——
Pipi
2016.8.2
于大连


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum