Fi�tago!

作者: Petro Desmet' ⌂, �自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, �表于: Friday, July 02, 2021, 17:07 (251天�)
编辑: Petro Desmet', 时间: Friday, July 02, 2021, 18:09

Hodiaŭ estas vendredo, ĉi tie kaj ankaŭ ĉe vi!
Nia regiono en Eŭropo �is antaŭ dudeko da jaroj estis tre katolika.
Kaj la katolika religio preskribas ke oni ne man�u viandon en vendredo!
Do, vendredo estas fi�tago!
Katolika kredo treege malforti�is, sed tamen certe restas homoj kredantaj.
Plie tiu fi�konsumado en vendredoj i�is kutimo kiu ne nepre plu rilatas al kredo!
Estas do logike ke ankaŭ nia man�olivero sekvas la kutimon kaj ĉiuvendrede liveras fi�pladon.

Mi ne intencas tutan jaron, aŭ eĉ tutan monaton skribi pri man�o, sed mi scias ke povas tamen interesi vin, ĉar nia man�okulturo estas tamen tute alia ol la via!

La ujoj en kiuj man�o estas alportata estas dividita en fakoj: du, tri aŭ eĉ eble kvar.
La supo, kompreneble, estas en aparta ujo.

HodiaÅ­: celerisupo, tre forta, tre bongusta.

Ĉefplado: gado, tio estas fakte tre �enerala nomo por multe da diversaj fi�specoj, maraj, grandaj kaj elegantaj.
Sed nur specialistoj kapablas rekoni, kaj nomi, la diversajn speciojn inter kiuj moruo estas la plej ofta.
Ne temas, ĉe ni hodiaŭ, de la sekigita formo sed de la fre�a fi�o.
La sekigita moruo estas tre �atata kaj ofta man�o en Portugalujo.
La gado ku�as en saŭco. Kia saŭco? Salikoka �enopreza.
Tre bongusta saŭco, ĉar la salikoketoj havas tre fortan aromon.
AnkaÅ­ de salikokoj ekzistas fakte cento da specoj!
La bazo de la plado, la ĉefparto, estas terpomoj, kiel kutime.
Hodiaŭ ili estas en formo de terpomkaĉo, miksita kun fenkolo kaj tomatoj.
Ankaŭ tio tre forte gustas ĉar fenkolo estas ankaŭ tre aroma, iom anizgusta kaj la aldonaj tomatoj tre fre�igas la tuton.

En la jagurto ni metis restaĵon de hieraŭaj ĉerizoj, ĉar Kjoko ne tro �atas ilin en tioma kvanto ĉe la plado. Ŝi suferas diabeton, do ne rajtas mam�i tro da sukero. Ŝi do konservis parton por hodiaŭ.
Plie: traŭbojn, piron, oran�on kaj bananon... ĉiam duonon duope.
Piro estis la tipa belga speco kiun ni ankaÅ­ amase eksportas, precipe al Ruslando ...
Certe ankaŭ Putin man�as ilin... se li finigis la blokadon! Ĝi estas vendata sub la nomo "konferenco".

Mi esperas ke vi ankaŭ bonguste man�is!

Kore,

Petro


完整帖�:

 ä¸»é¢˜RSS Feed

powered by my little forum