Chielismo respondas al diskuto okazinta laste en IKEF-retgru
------------------ Original ------------------
From: "西安王天义";<chielismo@qq.com>;
Date: Mon, Feb 27, 2017 08:47 PM
To: "IKEF-Koreio Kara AN"<komerco@googlegroups.com>;
Subject: respondo al diskuto okazinta laste en IKEF-retgrupo.
Karaj IKEF-anoj,
Evidente samideanoj ENG kaj Ĵajro estas aktivaj kaj pensemaj el niaj IKEF-anoj. Nome de IKEF mi dankas al iliaj aktivoj kaj pensemaj pri IKEF eĉ la monda E-movado! Laŭ mi, historie, Esperanto-mavado nun situas en plej malluma tempo. Tio ne estas nia kulpo, sed ni devas kuraĝe trapasi la malluman tempon! Certe iu ajn bela ideologio ne povas konduki nin tra la mallumo, ĉar tro multe da belaj ideologioj jam ĝenas la homaron, kiu instinkte komencas suspekti iun ajn propagandon ankaŭ Esperanton. Pro tio nia propagando de Esperanto renkontas realan embarason antaŭ raciaj suspektantoj. Fakte, multaj homoj ne volas lerni ne nur Esperanton, eĉ sian nacian lingvon senutila en socia vivo, ekz. laŭ leĝe registrita nacieco en Ĉinio estas pli ol dek unu milioj da manĉuroj, sed laŭ statistiko anoncite nur 37 personoj posedas la manĉuran lingvon! Imagu, ke antaŭ cent jaroj la manĉura lingvo estis leĝe ŝtata lingvo apenaŭ 300 jarojn en Ĉinio. Kia nun malforta kompare kun Esperanto, kiu apenaŭ havas 370 posedantojn ĉu skribeblajn aŭ parolantajn en Ĉinio! Antaŭ tiu ekzemplo eĉ la tuta homaro konus nomon Esperanto, mi ankaŭ ne kredas ke pli multe da homoj volas lerni Esperanton, se ĝi estas senutila por ilia vivo. Alie, ni ne bezonas riproĉon kontraŭ 99% el esperantistoj, kiuj lernas kaj kongersas por lingva amuzo kaj ekzoteca sento. Ni ne devas kulpigi ilin sensignifaj. Esperanto estas trezorejo, el kie ĉiu rajtas preni ion, kion ri deziras. Mi ne esperas ke niaj IKEF-anoj timigas aliajn esperantistojn kiel ni politikoĝustaj, ĉar ĝis nun 38 jarojn de mia esperantistiĝo mi renkontas neniun kontraŭ utiligo de Esperanto, sed vere mankas seriozaj praktikantoj precipe per Esperanto por ĉiutaga vivo kiel profesia okupo! Ankaŭ ne mankas samideanaj kuraĝigoj eĉ iuj diras ke Zamenhof kapablas krei Esperanton, sed ne kapablas utiligi Esperanton, kaj la sorto de Esperanto dependos de sukcesoj de IKEF-anoj! Aĥ, mi sentas nin IKEF-anoj malfortaj antaŭ tiom peza tasko historia en la malluma tempo. Kion fari? La ĉiutaga aplikado kiel komerco ne estas simila kiel movado propaganda ju pli laŭta des pli efika. La komerco estas konkreta okupo kun senlaca pacienco kaj bankrota risko je la vivo. Pro tio ni devas labori silenta kun espero kaj ĝojo por nia idealo kaj vivo. Ni devas komerci laŭ sia kondiĉo ne sopirante kapitalan investon alkurantan al nia ideo. La komerco okazas laŭ tiu regulo ke investo ne donas al ĝermo, sed al floro. Aktuale ni ne estas floro, kaj nia aplikado situas en la ĝerma momento. Ni devas nur praktiki kaj apliki pacience ĝis sukceso, kiun ni ne scias, kiam ni povas atingi, sed ni kredas ĝin. Krome pri edukada komerco laste ni foje kunsidis kun universitato por starigi interrete internacian- komercan fakon kun la du lingvoj angla kaj Esperanto. Malgraŭ ĉio ni devas kuraĝe esplori nian vojon de ideo ĝis praktiko.
Resume, mi konsentas kun sroj ENG kaj Ĵajro, ke la tradicie movadaj kongresoj de Esperanto ne havas aplikan efikon krom konigo de IKEF. Tamen kiam IKEF ne estas konita, ni ankaŭ bezonas kapti tian okazon konigi nian aktivon kiel IKEF-anoj salutas okaze de lastaj E-kongresoj azia kaj afrika. Ĝuste konsiderante kunvenan efikon, niaj koreaj IKEFanoj preparas nian propran kunvenon 1-a komuna konferenco de IKEF, kiu sincere atendas vian partoprenon. Kaj laŭ nia strategio tia komuna konferenco(KK) okazos ĉiujare en IKEF-filiaj landoj.... Tamen la unua estos grava kaj influonta sekvajn okazojn. Pro tio mi refoje alvokas vian diskonigon kaj aliĝon al 1-a komuna konferenco de IKEF 2017 en Seulo. Antaŭdankon!
------------------
sro Chielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF kaj IKEF-Chinio
http://www.ikef-esperanto.net
------------------ Original ------------------
From: "IKEF-Koreio Kara AN";<kara12345@gmail.com>;
Date: Fri, Feb 24, 2017 03:55 PM
To: "komerco@googlegroups.com"<komerco@googlegroups.com>;
Cc: "snmozaffari"<snmozaffari@yahoo.com>;
Subject: Re: [komerco] Re: Edukada komerco
--
西安世界语协会王天义
http://esperanto.shop.kongfz.com