世界语共和国创始人去世 Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

作者: 世界语新闻报道, 发表于: Saturday, March 11, 2017, 11:36 (1825天前)
编辑: Solis, 时间: Saturday, March 11, 2017, 11:54

Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko

Dum kelkaj semajnoj en 1968 ekzistis artefarita insula ŝtato kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Nun forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa.

Alvenis sciigo pri la morto de la Bolonja inĝeniero Giorgio Rosa (1925-2017), la kreinto de la “Insulo de la Rozoj”, artefarita platformo starigita en la Adriatika maro, fronte al Rimini, 400 metrojn ekster la italaj teritoriaj akvoj, kiu la unuan de majo 1968 estis memproklamita sendependa ŝtato kun nomo en Esperanto, “Esperanta Respubliko de la Insulo de la Rozoj”.

La ”respubliko” elektis kiel sian oficialan lingvon Esperanton, havis registaron, monunuon kaj eldonis poŝtmarkojn. Ĝi tamen neniam estis rekonita de iu ajn lando de la mondo kiel sendependa ŝtato.

世界语共和国位置示意图
[image]

主题RSS Feed
powered by my little forum