Lernantoj multaj, posedantoj malmultaj 学习的多,学会的少

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Saturday, January 21, 2017, 15:33 (1874天前)
编辑: Solis, 时间: Friday, January 27, 2017, 17:48

欢迎挑刺、欢迎讨论。

Antaŭ multaj jaroj, mi skribis artikolon kontraŭ la mokado al Esperanto. En alia artikolo oni diris, ke la nombro de la lernantoj estis komparinda, kompare kun tiu de la la angla lingvo. Mi respondis, ke nur 1 % el la lernantoj de la angla lingvo povas ellerni tiun lingvon en Ĉinio, kio montris, ke tiu lernado jam fariĝis grandskala malŝpara agado.

Jam pasis pli ol 20 jaroj. Dum tiuj jaroj, multaj homoj esprimis al mi la intereson al Esperanto, kaj iuj el ili eklernis ĝin. Sed mi trovis, ke la proporcio de la lernantoj, kiuj fin-fine el-lernis Esperanton, ne estas pli alta ol tiu de la anglaj lernantoj.

Kion ni faru? Kie estas la el-irejo? Ĉu ankaŭ la lernado de Esperanto fariĝas malŝpara agado por multaj homoj? Se oni ne povas lerni eĉ tiun plej facilan lingvon, kiel ili povas rekte interflui kun alilandaj samideanoj?

1. Estas tre eble, ke la tekniko solvos la lingvan problemon. La artefarita inteligenteco forigos la lingvan baron. Programaro en la poŝtelefono funkcios kiel senpaga interpretisto. Sed en la komenca epoko, certe la tekniko ne povas perfekte solvi la problemon, kaj kontaktado per maŝino certe havas malsaman sperton kun tiu de nia rekta interfluado. Krome memoru, ke la aŭto ne malaperigas biciklon.

2. Diru la veron pri Esperanto, por ke la interesatoj mem elektu, ĉu fariĝas esperantisto, aŭ nur subtenanto de la lingvo.

3. Ne plu malfaciligu Esperanton per ne-necesaj radikoj, novaj senbazaj aŭ eĉ kontraŭ-bazaj reguloj, idiomoj el naciaj lingvoj. Restu Esperanto simpla kaj facila! Aktuale Esperanto ne konkuru kun la angla, la franca, la rusa, la ĉina kaj aliaj grandaj naciaj lingvoj. Esperanto devas al-tiri grandan amason da homoj per siaj facileco kaj simpleco, alie tiu lingvo malaperos antaŭ ol ĝi havi la ŝancon kunkuri kun tiuj lingvoj.

4. La lernantoj devas ĝuste koni la facilecon de Esperanto kaj ĝuste trakti siajn diligentecon kaj persistecon. Esperanto ne estas lingvo, kiun oni povas posedi sen diligenta lernado. Tio estas vere almenaŭ por ne-eŭropanoj. Forlasi la lernadon de Esperanto sur duona vojo estas granda malŝparado de tempo kaj energio. La lingvon, aŭ ne lernu, aŭ posedu!

http://reto.cn/php/esperanto/lernantoj-multaj-posedantoj-malmultaj

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

标签:
lerni, Esperanto, 世界语, 学习

Lernantoj multaj, posedantoj malmultaj 学习的多,学会的少

作者: try, 发表于: Saturday, January 21, 2017, 18:27 (1874天前) @ Solis

la kialo estas simpla. kiu kredas kaj praktikas nur la 16 regulojn, tiu neniam ellernas la lingvon.

ju pli da reguloj, des malpli da lernantoj!

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Wednesday, January 25, 2017, 13:14 (1870天前) @ try

Ankaŭ tio, ke oni devas lerni pli multajn regulojn necesajn,estas unu el la kialoj, ke multaj homoj ne povas el-lerni Esperanton.

Estas tre simple: ju pli da reguloj, des malpli da lernantoj! Vi povas facile posedi fremdan lingvon kun 10 reguloj, sed ĉu vi povas posedi fremdan lingvon kun 10000 reguloj?

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

标签:
Esperanto, lerni

Lernantoj multaj, posedantoj malmultaj 学习的多,学会的少

作者: verdeca @, 发表于: Friday, January 27, 2017, 14:25 (1868天前) @ Solis

Dankon pro via artikolo kaj mi tute konsentas pri la malfacila lernado de Esperanto kun vi ,tamen praktikado estas tre grava en la lernado de fremdaj lingvoj ,nur ofta praktikado altigas nian nivelon en la lernanta lingvo.

Lernantoj multaj, posedantoj malmultaj 学习的多,学会的少

作者: Mike JONES ⌂ @, 来自: Merko, 发表于: Sunday, February 19, 2017, 12:10 (1845天前) @ Solis

Multan dankon pro via interesa artikolo.
Permesu al mi ĝustigi du punktojn de via lingvaĵo:
1. “mem elektu, ĉu fariĝas esperantisto” estu “mem elektu, ĉu fariĝi esperantisto”
2. “Aktuale Esperanto ne konkuru kun la angla” estu “Efektive Esperanto ne konkuru kun la angla”

Vi diras “Esperanto devas al-tiri grandan amason da homoj per siaj facileco kaj simpleco”. Mi ne proponus tion kiel gvid-principon. Esperanto devas al-tiri homojn pro ĝia utileco. Unu ero de ĝia utileco estas plifaciligi la vojon al la grandaj lingvoj. Tiun metodon aliri al la grandaj lingvoj oni nomas la metodon “saltotabulo”. Jen estas (anglalingva) prezentaĵo de la koncepto: https://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

Cetere, mi mem estas kreanta enciklopedian vortaron de la merk-angla en kiu la gastiga lingvo estas Esperanto. Jen la adreso: http://www.cross-reference-kingdom.com/

Afable,
-mj

主题RSS Feed
powered by my little forum