Tibor - La sango min pelas
LA SANGO MIN PELAS
Ne atendu de mi verkojn tre ravajn
eta la papero sur kiu mi skribas
ne atendu de mi farojn tre gravajn
mallonga la vivo tra kiu mi drivas
ne atendu de mi heroaĵojn bravajn
ĉar mia koro feble batas en la brust’
Kaj cetere eĉ se mi povus
kio restis por mi farenda?
la dia komedio estas finverkita
la gordian nodon solvis homo sprita
venkita estas la drako mita
nenio restis por mi farenda
tamen mi devas verki
eĉ se per ungoj mi ĉizas en sablo
senkoherajn vortojn
batali mi devas
eĉ se en rulseĝo sur batalkampo
mi lasas la lastajn fortojn
Ne gravas ĉu spuroj postrestas
agi mi devas:
la sango min pelas eĉ se fortoj forestas
Subotica, 11.6.1988.