Tibor Sekelj - Je kies nomo?
Je kies nomo?
Reĝido sub arbo sidis
longajn jarojn.
Subite li klare vidis
darmon kaj karmon.
"Faru bonon. Regu modero.
Via reenkarniĝo pli fora, pli glora."
Li deklaris je l' nomo de l' vero,
la sola vero sur tero.
Tra liaj vortoj la homoj sentis
la veron. Ili obeis.
Ili ne plu oferis. Sin ne turmentis,
feliĉaj ili vivis
je l' nomo de l' vero…
ne plu en mallumo drivis.
Barbulo grimpis monton
dek literojn li ĉizis en ŝtonon.
Revene li proklamis je nomo dia :
"Ĉesu murdado plia,
ŝtelado ĉesu, ne plu kokru,
aliajn diojn ne adoru!"
La homoj akceptis la diajn admonojn:
detruis idolojn, ne plu murdis homojn,
fidelis al siaj edzinoj senvorte,
ĝismorte.
El trogo leviĝis senhelpa infano
kun mano malforta, buŝo malmultvorta,
en la mondon li ekiris.
"Amu kiel vin mem, vian najbaron",
je l' nomo de sia patro, dio, li diris
kaj "post vangofrapo montru la alian vangon."
La homoj lin kredis, en amo lin sekvis
kaj montris la vangon eĉ sen antaŭa frapo.
Kamelgardisto vagadis tra dezertoj
meditis longe, kolektis spertojn
kaj eldiris leĝojn je dia nomo,
kiujn devas ĉiu homo obei:
"morton al tiuj kiuj kuraĝas nei!"
Kaj ekmoviĝis sankta milito
kun arda fervoro kaj obstina spito
por venki aŭ perei!
Ankaŭ mi grimpis monton kaj sub arbo sidis
kuŝis en trogo, perditajn gvidis,
meditis en dezerto pri akiritaj spertoj.
Kien ajn mi iras, mi diras:
"vivu en paco, ne plu militu.
Panon disdonu, ne plu ĵetu bombojn,
bomboj kreas mizeron, dum dolĉas la pano!
Homoj… estu homoj!"
Mi krias kaj petas, ĝisraŭke ripetas,
senrezulte: ili plue bombojn ĵetas
urbojn detruas, animojn skuas.
Por peco da pano skeletoj vicostaras
kaj kie ĝi abundas, pano amaras.
…Ĉar finfine… je kies nomo mi krias
naivulo romantika?
Eĉ mi mem ne scias!