百喻经之--9. LAŬDO AL LA PATRO

作者: anniespera, 来自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于: Saturday, April 11, 2020, 20:57 (698天前)

9. LAŬDO AL LA PATRO


Esperantigis 妙慧师父


Antaŭe iu laŭdis sian patron pri la virto kaj diris: “Mia patro estas bonkora. Li ne malutilas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema.”

Aŭdinte tion, malsaĝulo ekpensis pri sia patro kaj diris: “La virto de mia patro estas pli supera ol tiu de la via.”


La aliaj homoj demandis: “Bonvolu diri al mi, kiajn virtojn li havas?”

La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde la infaneco, kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado.”

Oni refutis: “Se via patro abstinis de volupto, kiel li generis vin?” Ĉiuj ridis pri tio.

Stulta homo en la mondo intencas laŭdi iun, sed kaŭzas malhonoron pro sia senscio pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis la malon.

主题RSS Feed
powered by my little forum