百喻经之 ----12. KUIRI KANDON

作者: anniespera, 来自: 广州 Guangzhou, Ĉinio, 发表于: Thursday, May 14, 2020, 13:22 (665天前)

12. KUIRI KANDON


Esperantigis 妙慧师父


Iam antaŭe, dum malsaĝulo kristaligis kandon, riĉulo venis al li. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per akvo kun kando.” Do li metis iom da akvo en la poton super la fajro kaj ekventumis la akvon desupre por malvarmigi ĝin.

Oni diris al li: “Kiel vi povus malvarmigi la akvon per senĉesa ventumado se vi ne estingus la fajron!” Ĉiuj homoj mokridis lin.

Anstataŭ malpliigi la fajron de siaj ardaj kleŝoj, iuj praktikantoj de aliaj religioj praktikas asketismon, kuŝas sur dornoj kaj rostas sian korpon per fajro por atingi liberiĝon agrablan kaj pacan. Ili klopodas vane, kaj estas mokitaj de saĝuloj. Ilia sufero daŭras ne nur nun, sed ankaŭ ĝis la nemezurebla estonteco.

主题RSS Feed
powered by my little forum