百喻经之---13. KOLEREMO
13. KOLEREMO
Esperantigis 妙慧师父
Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu havas bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.
Ĝuste tiam la priparolato preterpasis kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolanton kaj batis lin per ambaŭ manoj.
Oni demandis: “Kial vi batas lin?”
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.”
Oni diris: “Nun vi ja montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas?”
Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo.
Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri tio.