Petletero el geknaboj de Dongfang Elementa Lernejo en urbo Changzhou, Ĉinio
El geknaboj de Dongfang Elementa Lernejo en urbo Changzhou de Ĉinio
Estimata
Saluton!
Dankon pro via legado de tiu ĉi petletero.
Lastajn jarojn ni, Dongfang Elementa Lernejo kiu rilatis al Esperanto, havas la projekton pri Studo de Internacia Kompreniĝo, celante divastigon de ĉina tradicia kulturo, respekton de diversaj aliaj kulturoj kaj diferencoj, konigon de simplaj internaciaj scioj, kaj internaciaj memorindaj datoj kaj lokaj kondiĉoj kaj moroj en la tuta mondo, studon de bazaj internaciaj manieroj por interŝanĝo.
La majon de ĉi jaro ni okazigos la ĉefteman aktivadon pri “Diferencaj Lingvoj kun Sama Sento” en la monaton de Studo de Internacia Kompreniĝo. La kerna slogano de ĉi tiu Lingva Festivalo estas “Salutoj el la Mondo”. Ni nun sendas al vi nian petleteron, esperante ke ni povos ricevi viajn salutojn el amikecaj landoj, urboj, lernejoj, esperantistoj kaj amikoj, al niaj geknaboj de Dongfang Elementa Lernejo.
“La Salutoj” povus esti filmetoj, sonbendoj, fotoj, leteroj kaj pentraĵoj kies lingvoj povus esti gepatraj lingvoj kaj dialektoj kun Espernato. Kaj poste sendu al ni per retadreso: czsdfxx@126.com.
Ni, Dongfang Elementa Lernejo, sincere sopiras viajn respondojn, kredante ke viaj subtenoj kolorigos nian Lingvan Festivalon, kaj ke viaj aliĝoj vastigos la vidpunkoj de niaj geknaboj. Lasu la semon pri Paco, Amikeco kaj Amo kreski en la koroj de vi kaj mi. Bondeziru al geknaboj de Dongfang Elementa Lernejo “Feliĉan Vivon kaj Bonsanan Maturiĝon”.