iele-trapele

作者: gajo @, �自: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖�益阳, �表于: Sunday, December 06, 2020, 21:15 (459天�)

Komence tio ne estis facila, ĉar jam de kelkaj jardekoj la angla estis unua fremda lingvo en la sveda mezlernejo, dum por niaj voja�oj la germana plu estus pli bezonata, sed iele-trapele mi lernis elturni�i ankaŭ en tiu.
请��给予帮助。谢谢�

--
Gajo Li Chuanhua

respondoj de alilandaj esperantistoj

作者: Solis ⌂, �自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌�木�, �表于: Monday, December 07, 2020, 09:28 (458天�) @ gajo

en libro Sesdek ok (Originala romano en Esperanto) estas frazo:
Komence tio ne estis facila, ĉar jam de kelkaj jardekoj la angla estis unua fremda lingvo en la sveda mezlernejo, dum por niaj voja�oj la germana plu estus pli bezonata, sed ieletrapele mi lernis elturni�i ankaŭ en tiu.
Kio estas vorto ieletrapele? Mi trovis nek ieletrapele nek trapele.
...............
iele-tra-pele
...........
iel/e-tra-pel/e: iele. Adv. kun la strikta senco «laŭ ia maniero»: iele, iome, duone malbone Z.
iele-trapele. LaÅ­ tio, kion proponas hazardo: vivi iele-trapele Z (de mizero al mizero). https://vortaro.net/#ieletrapele_kd
..........
Tiu tra pele ankaÅ­ scivoligas min. Tra kio?
......
Ä´ajro AÅ­gusto vidu en PIV la vorton "peli", kaj iom sube, "trapeli".
...........
Verbo trapeli estas en piv; kunmetaĵo de tra+peli : rapide pu�i, ĉasi trae. La esprimo zamenhofa (kaj bela) estas, se mi bone memoras, el la proverbaro. Iele = iel + e; en iu aŭ alia maniero. En PIV estas ekzemplaj frazoj: Krom "vivi ieletrapele" trapeli beston tra veprojn. Klarigo de z esprimo, laŭ piv, kaj tre klara: "kiel oni estas trapelata, hazarde". [Do: vivi laŭ la hazardaj pu�oj de la fato]. [Ne zorgi ion ajn]. Ĉu klara nun, ĉina amiko?
........
Ĵivanko prave rimarkigis ke la fina e de iele estas superflua, sed zamenhof (kaj kiu ajn!) ofte metas e post radiko kiu en si mem estas adverba! Trae, ele, ene ktp... Sed la frazeto esti�is en la proverbaro - morgaŭ mi kontrolos kie kaj eble kial - kaj prefere havu karakteron de tio: rimo se eble, ritmo nepre. Kaj zamenhof elektis ieletrapele ĉar tiam estas ritmo de du sinsekvaj amfibrakoj √-√ √-√. ... Tio ĉiam
sugestas le�erecon! Estas kvazaŭ danco de senzorgeco. Eĉ la tuta frazo: li vivas ktp estas sinsekvo de tri amfibrakoj. Se vi studus la proverbaron vi scius ke �i estas plena de poeziaĵoj! La suplementa e de iele plie liveras (nehazarde!) internan rimon ele/ele!

Li vivas iel... ne estas bona frazo, kvankam ne erara! , aŭ almenaŭ Li vivis iele = li vivis en iu aŭ alia maniero. Kaj ne forgesu ke �i liveras kaj rimon kaj ritmon!

Mi mem havas problemon kaj serĉas helpon! Pri tio morgaŭ!
......
Oni prefere skribu la vorton kun streketo: "iele-trapele", sed en la libro tiu streketo hazarde trafis ĉe la fino de linio, malbon�ance.

Mi komprenas la sencon proksimume kiel "per iaj klopodoj, kiuj hazarde prosperas" aÅ­ io simila.

En la Tekstaro �i aperas nur dufoje:

1) En la Z-a Proverbaro: "Treni sian vivon de mizero al mizero. Vivi iele-trapele."

2) En Le Monde diplomatique: "Ĉu la arto vivi iele-trapele, portretita de dekoj da filmoj, fari�os modelo por Eŭropo?"

Ver�ajne oni povas konsideri �in Esperanta idiomaĵo, ĉar malfacile komprenebla per simpla logiko.
.........

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

主题RSS Feed
powered by my little forum