Medicino
MEDICINO
Kvar kuracistoj — brito, germano, ruso kaj brazilano — diskutas pri kiu medicino estas la plej avangarda, supera al la aliaj.
La brita kuracisto diras:
— En Britujo la medicino estas tiom supera al tiuj de la aliaj landoj, ke ni kapablas preni la hepaton de unu homo, meti ĝin en alian homon, kaj post ses semajnoj tiu homo kun nova hepato jam povas serĉi laboron.
La germano respondas:
— Kio? Bagatelo! En Germanujo ni prenas la cerbon de unu homo, metas en la kapon de alia, kaj post kvar semajnoj tiu homo kun nova cerbo jam povas serĉi laboron.
— Vi ne konas la veran avangardan medicinon — diras la ruso. — En Rusujo ni prenas la koron de unu homo, metas en la bruston de alia, kaj post du semajnoj tiu homo kun nova koro jam kapablas serĉi laboron.
La brazila kuracisto, kiu ridis dum la aliaj rakontis pri la medicinaj konkeroj de siaj landoj, ridegis plu kaj diris:
— Vi ne konas la kapablon de la brazilanoj! Ni trovis homon sen hepato, sen cerbo kaj sen koro, ni elektis lin prezidento... kaj nun duono el la brazila popolo serĉas laboron...
(Nekonata aŭtoro. Tradukis el la portugala: Júlio Pedrosa.)