Al s-ro Petro
Vi estas feliĉa milionulo.
Mi estas povra malriĉulo.
Mi havas nenion por manĝi.
Mi havas nenion por diri.
Esperanto povas por mi servi kiel manĝaĵo.
Ĉiun tagon mi preparas al mi neniun pladon kaj manĝas sole Esperanton.
Ĉu tage, ĉu nokte, ŝlosante min sola en la ĉambro, mi sidas super la libroj. Kun granda intereso, mi legas, maĉas kaj remaĉas, absorbite kaj avide. Mi estas tiom absorbita en la legado, ke mi ŝajne forgesas la ekziston de la mondo. Mia koro forflugas al la vasta Esperantujo.
Mi povas dediĉi min al la legado eĉ po 24 horoj ĉiutage.
Kiam mi estas laca de la legado, mi dormetas. Kiam mi sentas min malsata, mi lekas al mi la fingrojn. Kiam mi havas soifon, mi klinas min super la tablo kaj prenas libron, suĉas la sukon de ĝi ...
Tuttage per afero mi min ne okupas. Mi havas intereson pri nenio krom Esperanto.
Mi min nutras per Esperanto, min lulas en Esperantujo, min dorlotas per tio, ke mi amegas Esperanton kaj kronas min mem lojala esperantista veterano.
Ĉu ne vere?
Vole ŝutu al mi laŭdojn, je kio mi treege memkontentas! Ne ŝparu al mi la komplimentojn! Ĉe tio mi povas levi supren la kreston kaj ripozi sur miaj laŭroj. Ĉiu vulpo sian voston laŭdas, ĉu ne!
Vivu Esperanto!
Hura por Esperanto!
Ĉiu havas sian propran guston. Ĉiu havas plenan rajton sin esprimi kun granda libereco. Ĉiu havas sian voĉon fari komenton kontraŭ Esperanto, bonan aŭ mavan, pozitivan aŭ negativan.
Ĉu vi kontentas je mia diro?