Manĝo de unua de julio.

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Friday, July 02, 2021, 01:14 (251天前)
编辑: Petro Desmet', 时间: Friday, July 02, 2021, 01:18

Supo: pizosupo. Ĉe ni supo estas plene manĝata antaŭ ol oni komencas manĝi ĉefpladon.
Mi scias ke en Ĉinujo supo miksiĝas kun la resto. Ĉu?

Ĉefplado: bazo kuiritaj terpomoj - viando: tiel nomata karnopano = hakita viandaĵo, en formo de ronda pano, bakita kaj tranĉita en duoncentimetraj dikaj tavoloj. Aldone: tre dolĉa ĉerizstufitaĵo el acidaj ĉerizoj.

Deserto: la kutoma jahurto kun ĉerizmarmelado (tre dolĉa, de dolĉaj ĉerizoj) kun trauboj (traĉitaj kaj miksitaj) kaj iom da oranĝoj.

Poste ni trinkas bonan tason da teo.

Ĝis!!!

Ĉe ni ne ekzistas ligo inter manĝo kaj naskiĝtago aŭ periodo de jaro...
krom en kelkaj okazoj! En naskiĝreventago oni kutime manĝas torton.


Estas iu tago en la jaro por manĝi patkukojn
kaj iu por pombulkoj (mi revenos al la temo!)

Manĝo de unua de julio.

作者: Mi, 发表于: Friday, July 02, 2021, 09:02 (251天前) @ Petro Desmet'

Teo estas saniga trinkaĵo.

Ĉu vi iam ĝuis ĉinan teon?

Ĉinio estas unu el la landoj de la mondo, kiuj plej frue kultivis tearbojn kaj preparis teon kaj havas vastegan tekulturan aeron.

La ĉina teo ĝuas bonan reputacion pro siaj bonkvalito kaj multspececo.

La teo estas ĉefa trinkaĵo de ĉinoj. Ĝi povas ne nur kvietigi soifon kaj refreŝigi la cerbon, sed ankaŭ preventi malsanon kaj servi al sano.

Parenteze, ĉu vi ŝatas trinki teon verdan aŭ nigran? Ĉu vi emas preni teon forta aŭ malforta? Ĉu kafo ne plaĉas al vi?

Mi preferas teon ol kafon, kiun mi taksas malsaniga trinkaĵo. Kion vi opinias pri tio?

Teo de unua de julio.

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Friday, July 02, 2021, 14:39 (251天前) @ Mi
编辑: Petro Desmet', 时间: Friday, July 02, 2021, 15:19

Ni trinkas multe da teo!
En nia lando oni precipe trinkas teon, sed plej ofte nigran.
En najbara Nederlando oni jam tre longe trinkas teon. Mi supozas ke ili havis teon de Indonezio.
Ĉe ni fakte nur de post la mondmilito ĝi enkondukiĝis.
Ni ankaŭ trinkas verdan teon, sed malpli ofte ol nigran. Kaj tiam la japanan specon.
Lastatempe mi multe trinkas rusan teon.
Ĝi estas nigra sed enhavas iom da cejanflorfolietoj krom aliaj aromoj.
Ni ne trinkas ĝin tre nigre, tre forte.
Mi eĉ trinkas el tetaso kiun mi kunportis de Ĉinujo! Sur la taso estas la nomoj de la kvar sezonoj!
Eĉ sur la taskovrilo estas somero kaj vintro.

Kjoko preskaŭ neniam trinkas kafon, sed mi ĉiutage.

Alkoholaĵojn ni neniam trinkas sed ne pro iu principo, nur ĉar ni ne ŝatas.

Jen do, mi informis vin pri niaj malsekaj momentoj!

Ĝuu belan tagon!

主题RSS Feed
powered by my little forum