Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 17:31 (243天前)

Por ke vi havu iom da ideo kaj por ke vi lernu kuiristan lingvon!

Ingrediencoj:
Tekuleron da tomatpureo
4 decilitrojn da blanka vino
1 tekuleron da kankra buljono
1 karoton
2 tigojn da celerio
1 poreon (nur blankan parton)
0,5 kg-ojn da salikokkapoj (kaj ŝeloj)
1 kuleron da butero
2 ŝalotojn
Timianon
Laŭrofolion
3 kulerojn da faruno
5 dl-ojn da akvo
Pipron
Salon
Iom da (lakto)kremo
Iom da konjako.

Preparo.
1. Fandu buteron kaj iom stufu la fajne tranĉitajn legomojn en ĝi.
Aldonu la salikokkapojn. Bone kirlu dum kvin ĝis dek minutoj.
2. Aldonu la farunon kaj bone kirlu. Aldonu la tomatopureon, akvon, vinon kaj la buljono .
Tian buljonon oni vendas!
Aldonu iom da pipro kaj iom da salo.
Lasu ĉion bone stufi dum 30 ĝis 45 minutoj.
3. Kribru ĉion kaj tre bone premu la salikokkapojn por elpuŝi ĉiun likvaĵon!
Aldonu iom da laktokremo kaj iom da konjako.

Via saŭco estas preta!

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Mi, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 20:50 (243天前) @ Petro Desmet'

Hura!

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 21:15 (242天前) @ Petro Desmet'

Bonan apetiton!

Sanon kaj bondeziron al vi kaj sinjorino Kjoko el malproksima Ĉinio!

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: gajo @, 来自: Yiyang-urbo, Hunan-provinco, Ĉinio 湖南益阳, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 21:33 (242天前) @ Solis

sinjorino Kjoko el malproksima Japanio? chu?

--
Gajo Li Chuanhua

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Solis ⌂, 来自: Urumqi, Xinjiang, Ĉinio 新疆乌鲁木齐, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 21:47 (242天前) @ gajo

Jes, sinjorino Kjoko estas edzino de sinjoro Desmet'. Ambaŭ ili estas esperantistoj.

爱之浪漫小史 — Malgranda am-historieto, jen ilia rakonto.

Alia malgranda demando:
Kial estas signo "'" en la familia nomo "Desmet'"

--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Minosun, 来自: Pekino, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 22:26 (242天前) @ Solis

Jes, tiklas ankaŭ min la demando: kial estas signo "'" en la familia nomo "Desmet'"?

Respondo kaj klarigo pri Familia Nomo.

作者: Petro Desmet' ⌂, 来自: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于: Saturday, July 10, 2021, 23:09 (242天前) @ Petro Desmet'
编辑: Petro Desmet', 时间: Saturday, July 10, 2021, 23:25

Karaj Amikoj,

Klarigo estas tre simpla!
Mia oficiala laŭpasporta nomo familia estas De Smedt
sed kiel oni prononcu tiun finan dt?
Tial mi kutime transskribas mian nomon laŭ esperanta alfabetigo.
Sed tiam oni prononcus kun akcento sur antaŭlasta silabo, do sur "de".
Mi volas indiki ke ĝi estu sur "smet", sur la lasta silabo do!
Se mi aldonas apostrofon, mi indikas ke finaĵo "o" mankas, kaj ke akcento estas sur fina silabo!

Ĉu vi komprenas, scivolemuloj?

Petro


Dankon pro vizito!

Respondo kaj klarigo pri Familia Nomo.

作者: Minosun, 来自: Pekino, 发表于: Sunday, July 11, 2021, 09:31 (242天前) @ Petro Desmet'

Jes, komprenite. Via respondo min malsoifigis. Koran dankon, amiko Petro!

Kankrosaŭco! Bonan Apetiton!

作者: Minosun, 来自: Pekino, 发表于: Sunday, July 11, 2021, 09:27 (242天前) @ Petro Desmet'

Ĝi estas recepto, tamen ĉe mi jam gustas dolĉe... kaj kuirarte. Vere!

Dankon, Petro!

主题RSS Feed
powered by my little forum