Esperanta voĉroboto 世界语朗读机器人
可以朗读你输入的世界语文字。虽然是机器朗读的,但发音很标准。目前文字长度限制为300个字母。
Kio
Parol estas Esperanta voĉroboto. Ĝi kapablas laŭte paroli Esperanton per teksto.
Kiel
Esperanto kaj la Pola havas similajn sonojn. Parol fonetike transskribas Esperantan tekston en la polan, por ke oni povu uzi profesiajn parolsintezajn sistemojn por paroli Esperanton. Oni povas ŝanĝi la regulojn, kiujn uzas la sistemo por transskribi la tekston, per alklaki la agordbutonon.
Kial
Mi prilaboras lingvolernadan apon, kiu nomiĝas Yakk. Dum mia laboro mi bezonis aŭtomate krei aŭddosierojn por la Esperanto-kursoj. Mi ne povis trovi parolsintezan sistemon por Esperanto, do mi kreis ĝin.
Kiu
Mi estas Marteno kaj mi ŝategas krei aferojn. Jen mia blogo, GitHub, Twitter.
Kie
La sistemo konsistas el 3 moduloj: tiu ĉi retejo, la servilo, kaj la transskriba modulo. Ĉiuj 3 estas malfermitkodaj projektoj kaj haveblas ĉe: https://git.io/fjb5n
--
绿网 中国世界语网站
http://reto.cn
Verda Reto koni ĉinion per esperanto
http://esp.reto.cn