猫 –– Kio estas Kato?
Kiam mi priju�as vortaron, mi ĉiam unue rigardas la vorton "kato". Kial? Nu, en mia lingvo, la nederlanda, la responda vorto "kat" (jes, tre simila, egala al la esperanta radiko!) havas minimume kvardek kvin signifojn! Kelkaj eĉ estas tre malproksime de la besto! Inter alie, la esperanta "kavaliero" (atentu! ne kavaliro, sed kavaliEro), kies signifon vi, ver�ajne ne konas!
En multaj lingvoj oni povas uzi la vorton kato, ankaŠpor similaj, sed �enerale pli grandaj, bestoj: leonoj, tigroj, leopardoj... Sed... ĉu en Esperanto oni povas diri: La leono apartenas al la grandaj katoj. ??? Fakte, se oni obeas nian PIV-on, oni ne rajtas. Oni devus diri: La leono apartenas al la (grandaj) felisoj. Sed... mi pensas ke preskaŠĉiuj Esperantistoj, krom la harfenduloj kaj pedantuloj, senprobleme akceptas la cititan frazon. Oni ne ju�u ies lingvon per pesado de ĉiu vorto sur apoteka pesilo!
En la angla la vorto "cat" havas minimume ok signifojn! Foje esploru viajn vortarojn! Inter ili estas la signifo: kato kun naÅ vostoj.... populara nomo por tortura vipo, kaj tiun signifon, oni, strange, retrovas en tre multe da lingvoj, por la tiulingvaj "katoj".
Eĉ en la japana estas, laÅ mia vortaro, kvar signifoj! Krom nia karesbesteto, kiu Latine baptiÄ�is Felis silvestris, plie: gejÅ�o kaj klea piedvarmigilo (ebla esperantigo: nekoo aÅ hibaĉio?) kaj ankaÅ amento. Tiu ĉi lasta, amento, cetere, ankaÅ en multaj eÅropaj lingvoj estas nomita per diminutivo de tialingva "kato" (do: kateto). La tamen bonega japana-esperanta vortaro de Miyamoto Masao... traktas nur la unuan signifon!
En la PIV-artikolo pri kato nenio pravigas alian uzon ol tiu de la vera kateto, malgraŠla cito de la Latinscienca nomo Felis silvestris, plej ofte estas uzata nur por la sova�a (arbara) kato. Por la domkato oni plej ofte uzas la latinsciencan Felis domestica aŠFelis ocreata. Nu ja, la latinsciencaj nomoj tute NE estas tiel firme difinitaj kiel laikoj pensas! Nur du citoj lasas al ni iom da kubutlibero, nome la indiko ke kateto povas esti uzata, kiel karesnomo por virino aŠinfano. Nu, se mi foje povas nomi mian edzinon "kateto", tamen ofte mi preferus nomi �in "kato"!!! (eĉ falsa kato...). Kaj plie estas en la artikolo: mustelkato, kiel alia nomo por foino. Do.... kato povas, eble, indiki beston similan al kato! Tiu foino do estas iu bestokombino ... parte mustelo, parte kato? Jes ja, mustelo estas komplikita besto (pluraj genroj, car ili tiel malofte sin montras, kaj estas tiel rapidegaj, ke simplaj homoj uzas la saman nomon por serio da diversaj ... musteloj...)! Plie... ekzistas mustel�arko, aŠmarmustelo... kiu do estas fi�o, �arko! Jes, gekaraj, lingvoj estas komplikitaj! Ver�ajne... ĉar homoj estas komplikitaj!