Gakas sovaĝa ansero

作者 aŭtoro: 雁过留声, 发表于 afiŝita je Friday, September 16, 2022, 14:37 (560天前)

En la supra etaĝo nestas nove-geedziĝinta paro.

La novedzo, solide konstruita, kun kolosa kapo, larĝa facio, tufaj brovoj kaj egaj okuloj, kaj la novedzino, mezstatura, du kapojn malpli alta ol la novedzo, linda, kun ovala vizaĝo, longa rufa hararo kaj vespa talio. Aspektas kvazaŭ ambaŭ havas 25 aŭ 26 jarojn.

Al ili plaĉegas ludi amludon de nubo kaj pluvo en profunda nokto.

Ĉiun nokton, ĉirkaŭ la noktomezo, apenaŭ mi falis en dormon aŭ troviĝis en somnolo, ondo post ondo da knaroj tra la plafono likiĝis en mian ĉambron, samtempe kun tio, filtriĝis ondo kaj ondo da ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj, kiuj, ŝrikaj, dolĉaj, ĉarmigitaj, ritmitaj kaj fascinaj, elŝiris min el la dormo.

Mi surdorse kuŝis en la lito, kun vaste fenditaj buŝo kaj okuloj al la plafono, sen ioma dormo. La ĝemoj tiel strangolis min, ke mia koro forte tamburis kaj ŝvito pluvis tra mia korpo. Bolis pasio en mia koro kaj inundis min svarmo da pensoj. Streĉante la orelon, mi kaj aŭskultis kaj imagis al mi tiun bildon. Mi estis ravita kaj dronis en senlimaj revoj ...

Ĉiun fojon, la knaroj kaj la ĝemoj persistis proksimume dudek minutojn. Post tio, eksonis murmuroj de paŝoj kaj akvofluo, kiuj kontinuis almenaŭ duonhoron. Tre povis esti, ke la duo sin banas.

Post kiam la paro finis ĉion, jam estis postnoktomezo. Regis silento. Probable la amora duo jam trovis sin en ŝtona dormo. Mi volus fermi la okulojn kaj retrovi la perditan dormon, sed mi ne povis. Ŝajnis kvazaŭ la ĝemoj Aj — Aj — Aj — Aj takte tremus en miaj oreloj. Mi min turnadis enlite, neniel povante endormiĝi. Mi maldormis ĝis la tago aŭroris.

Preskaŭ ĉiun nokton ili ripetadis la ludon. Estis kvazaŭ ili sentis nek lacon nek enuon en amorado. Tio ja ekstreme turmentis min kaj taŭzis mian trankvilan vivon. Mi jam kolapsis de maldormo.

Pasis pluraj tagoj antaŭ ol miaj oreloj akomodiĝis kaj kutimiĝis al tiu melodia muziko. Mi konsideris ĝin kiel lulkanton. Akompane de la lulkanto mi rapide drivis en belan sonĝon. Ĉiunokte, kun granda plezuro mi atendis, ke la lulkanto leviĝu por ke mi havu bonan dormon.

Sed je mia ega surprizo, antaŭ dek tagoj la muziko subite sin bremsis, kaj vanuis kune kun la paro. Mi havis absolute nenian ideon pri tio, kio okazis al ili. Laŭdire la novedzino falis en malsanon kaj estis enhospitaligita. Neniu sciis pri kiu malsano temas. Sen la muziko, mi tamen sentis vakon en la koro kaj ne povis endormiĝi nokte. Mi denove trafis en sendormecon ...

(2022/9/16)


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum