头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna Moŝto, parto 3

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Friday, September 18, 2026, 10:04 (1天8小时38分钟前) @ dandeli

Antaŭ la ŝtuparo atendis kovrita drezino kun vagono, kaj en ĝi lia havaĵo. La ŝoforo invitis per gesto, kvar helpantoj prepariĝis por la veturo. Ili premis la pedalojn kun vervo.
Ili ne veturis malproksime. Nur tri stratojn for troviĝis alta blankita betona blokdomo kun fronto plena de grandaj fenestroj, enirejo kun du kolonoj kaj granda surskribo “ŬKSS.01”. Tie ili haltis. La konfuzumistoj helpeme kaptis la kestojn kaj alportis ilin al akceptejo.
Per bone ŝmiritaj ĉarniroj oni malfermis la duoblan pordon, malantaŭ kiu troviĝis sekva, hermetika.
Daro trapasis kaj demetis la maskon. Sub granda tabulo kun "Bonan Z168.4.8.0" sur larĝa akcepteja tablo ridetis atendanta akceptisto, vestita per laŭintence imprese tajlita ruĝa jaketo, pantalono kun flankaj strioj kaj brilaj botoj.

- Bonvenon, Estimata Ŭazirsubsubkatipulo. Bonvolu, jen la ŝlosilo, pakaĵistoj zorgos pri via bagaĝo. La restoracio estas sur teretaĝo. Ni deziras al vi agrablan restadon.

La akceptisto akompanis lin al atendanta lifta juna servisto, ankaŭ en ruĝa uniformo. La knabo ĝentile kliniĝis kaj ektiris unu el ŝnuroj pendantaj de eleganta ordonilo kaj tiris tiun kun la numero 8. Supre, por la komforto de la distriĝemaj gastoj, estis muntita tabulo, sur kiu oni senprokraste ĝisdatigadis numerojn de la aktuala ŭelo.
Komfortaj vandkusenoj silentigis ĝemojn de fortuloj pedalantaj en kelo.
La servisto staris silente, kvazaŭ li timus movi iom fumantan flamon de la vandlampeto.

Ili alvenis. La liftisto malfermis la pordon kaj kliniĝis. Aliulo – etaĝa - kun poŝo plena de diserigitaj kretpecoj, transprenis la gaston. Longa ruĝa tapiŝo kondukis ilin tute finen al la pordo kun la marko Ŭ12K1S1S1.

Ĝi havis vertikalan fendon, en kiu troviĝis tabulo eksterflanke kun menuo kaj mendoj de la gasto, kaj maleksterflanke kun privataj mesaĝoj adresitaj al la ĉambro, ĉiam provizitaj per la aktuala tempo.

Tie la servisto haltis, kliniĝis kaj malaperis. Daro eniris kaj, fermante malantaŭ si la pordon, sur ĝia interna flanko li rimarkis korbeton kun kreto kaj spongo kaj la enan flankon de la komunikilo en polurita metala kadro.
Per samgrandaj literoj estis skribite sur ĝi:

"Bonan tagon Ŭ12K1S1S1,
ekde Z168.4.8.3.6 bonvenon.
Ŭ12K1S1"

“Vere oficista precizeco” – li pensis. Li elŝovis ĝin, turnis kaj legis:

“Tagmanĝo ekde Z168.4.8.0.8
Blankaj pladoj en delikataj saŭcoj
Ni invitas vin al la restoracio sur la teretaĝo.”

Li forviŝis tion kaj skribinte:

“Tagmanĝon al la ĉambro”,

li reŝovis la tabuleton en la pordofendon.
Apud la pordo, dekstre, staris termokruĉo kun varma akvo, kiun oni verŝajne ŝanĝis ĉiun horon.
Li ĉirkaŭrigardis la simplan, sed bonguste meblitan internon. La antaŭĉambro kondukis al la salono.
Maldekstre estis: dormoĉambro, banĉambro kun tuboj en la muroj kaj vestaĵejo, la fenestroj aspektis puraj, kun kurtenoj: puntaj ene kaj pezaj ruĝaj ekstere.
Tiam eksonis delikata frapado kaj aŭdiĝis:
- Bagaĝo!
- Eniru! – li ordonis.

Tri grizaj fortuloj enportis kestojn kaj senparole foriris. En la pordo ceteris svelta laboranto en simpla, iom eluzita ruĝa uniformo.

En la saloneo, pli por ornamo ol por informo, pendis malgranda olea tempilo montranta precize Z999.9.9.9.9.9.9. Inter du foteloj, sur ronda tableto, troviĝis telereto kun kelkaj blankaj bakaĵoj, botelo da gasakvo, glaso kaj malgranda fajenca bovleto kun gustokristaloj.
Zańo kraketis unu kuketon, bluigite trinketis iom da likvaĵo kaj enfermis sin en la banĉambro por pasigi la tempon en la granda bankuvo ĝis la tagmanĝo. La varma akvo dormemigis lin kaj li vekiĝis subvespere. Li ĉirkaŭvolvis sin per banmantelo kaj, surmetinte la pantoflojn, traŝoviĝis al la saloneto.
Eksonis delikata frapado kaj aŭdiĝis voĉo:

- Vespermanĝo!
- Eniru!

Du fortuloj enruligis tableton sur radetoj, levis la brilajn vitrajn kloŝojn kaj kaŝis ilin sub la tabulo. La tria, pli bone vestita, videbligis intencon surtelerigi manĝaĵon.

- Ne necesas.

Ili rapide eliris. En la enirejo aperis maldika laboranto, trenanta post si vestoĉareton. Li diskrete metis ĉiujn vestaĵojn en ĝustajn lokojn kaj tuj malaperis kvazaŭ fumo de estingita kandelo .
La pladoj ne estis aĉe ornamitaj, ili ankaŭ gustis ne malbone: supo el flavaj spinbetoj kun verdaĵo, rozkoloraj bulboj de karpomoj en proteina saŭco kaj kotleto el melonkumo.
La cetero de la suntago li pasigis enpensiĝe.
La nokto estis trankvila. Vekis lin la enŝovado de la matena menuo.
Li turnis sin sur la alian flankon kaj dormetis ankoraŭ iom. Kiam li sufiĉis, li leviĝis, streĉis sin kaj tralegis la mesaĝon.

“Matenmanĝo ekde Z168.4.8.3.2
Plurgustaj buletoj,
trinkaĵoj elekteblaj”

– videblis kretita sur la tabuleto.

Li rigardis en la vestaĵejon. Tie pendis vico da grizaj oficistaj ĉemizoj, manteloj, pantalonoj kaj botoj, en tirkesto kuŝis gladitaj grizaj ŝtrumpetoj, en alia suprakorpaj subvestoj kaj slipoj, ĉiuj grizaj. Ĉiu peco havis broditan la kodon: Ŭ12K1S1S1. La alian flankon okupis lia privata aro, el kiu, post li refreŝiĝis, li surmetis kostumon kun strioj kaj punktoj, kaj poste iris al la lifto.
Li refreŝigis sin, vestis sin per kostumo el la kolekto, kiun li kunportis, kaj iris al la lifto.
Tie staris servisto kaj spiris.

- Al Restoracio! – vekis la kompatindulon voĉtono de ulo kutimiĝinta al esti obeita de servistaro en la hejma palaco.

Sur la teretaĝo moviĝadis kelkaj serikale vestitaj oficistoj, konversaciante per oficialecaj frazoj kaj malrapide irante al la manĝejo. Daro sekvis ilin al la salono kovrita per ruĝa tapiŝo kun ĝisdatigitaj portretoj de rajso kaj ŭazirestroj sur la muroj. De la blanka plafono super ĉiu tablo pendis lustro kun adekvata signo. Daro lasis sin konduki al tiu kun “Ŭ12K1S1S1” kaj sidiĝis. Ruĝe vestita kelnero aperis senprokraste.

- Bonan tagon, estimata kososoulo. Hodiaŭ ni servas buletojn kaj trinkaĵojn. Kian guston de buletoj vi deziras gustumi? – ĉi tie li kliniĝis por aŭdi la mendon kaj aldonis preskaŭ flustre: – Ni havas persifragajn, ĉokafajn, harikremajn kaj porkriĝajn. Ĉiu pezas ½p.
- Po du persifragajn kaj ĉokafajn.
- Por trinki ni rekomendas kompoton el persifrago, prunpiro, bananĝo, ĉokafon, kafteon, ĉoteon kaj gasakvon. Glaso en nia hotelo estas 10g.
- Kompoton el bananĝo.
- Sublime! Mi tuj alportos.

La kelnero retiriĝis dorsen malantaŭ sekva tablo kaj tie turnis sin kaj kuris al la kuirejo.
Daro ĉirkaŭrigardis la malpleniĝantan ejon. La kelnero servis la matenmanĝon, kaj post ĝi tabuleton kun ĝeneralaj novaĵoj skribitaj per etaj literoj.

Daro ĉirkaŭrigardis la malpleniĝantan ejon. Antaŭ ol lia rigardo revenis el tiu ekskurso, la manĝo jam staris antaŭ li, kaj la kelnero je ĝentila distanco atendis pliajn ordonojn. Sur la kontraŭa flanko de la manĝaĵaro, sur tenilo tabuleto montris ĝeneralajn mesaĝojn skribitajn per etaj literoj.

“NOVAĴOJ
P: Z168.4.8.3.4 parolado”,

kaj sub tio granda:

“BONAN SENŬELON”

Apud la granda tabulo ĉe la fino de la manĝejo, du kelneroj sekuris trian, kiu surŝtupetare transskribadis la hodiaŭan paroladon de la Rajso. Diktadis al li kvara kelnero kun tabuleto en la mano.
Moŝto Daro finmatenmanĝis kaj revenis al sia ĉambro. Post la tagmanĝo li vestis sin serikale, surmetis maskon kaj 4 rojŭelojn antaŭ la interkonsentita horo eliris antaŭ la hotelon, kie atedadis drezinoj, sed nur unu estis destinita por li, tiu kun la marko “Ŭ12K1S1S1”.

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum