ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 2
Li ne trovis klinkon, do li puŝis. La pordo ne moviĝis. Li puŝis plenforte. Nenio.
Li turnis sin al la strato, lace, ofendite kaj rezigne. Je la kontraŭa flanko de la aleo iu en griza oficista mantelo eniris grizan konstruaĵegon. Mezvoje en la koto vadis vicoj da konfuzumoj. La plimulto havis proprajn aerkabinojn. Ili alveturadis preskaŭ ĝis ŝtupoj mem por elvomi el si oficistojn, kiuj transsaltinte ŝlimon laŭ betonaj platoj plejparte purŝue direktis sin al la enirejoj. Ĉiuj aspektis same: en grizaj maskoj kaj grizaj manteloj kun grizaj boteloj sur la dorsoj.
Malantaŭe io laŭte klakis. Daro turnis sin kaj rimarkis, ke la pordo malfermiĝas. Li alsaltis al ĝi kaj ĝuste tiam el la kreskanta fendo elpuŝis lin oficisto, juĝante laŭ la vesto.
La junulo preteriris lin kaj enŝoviĝis enen. La pordo peze fermiĝis malantaŭ lia dorso, fortranĉante de li liajn posedaĵojn.
"Kia maldigno" – trapasis lian menson.
Li plu trapaŝis tra aerkluzo kaj trovis sin antaŭ lifto, kies ŝakto grimpis ĝis la plafono de la alta, kelketaĝa halo, apenaŭ lumigita per raraj flametoj. Nek estis iuj-ajn butonoj nek leviloj. Li malbukis zoneton malantaŭ la kapo, demetis la maskon kaj ĉirkaŭrigardis.
- Ehem!.. – la eĥo alportis malfortan, sed signifan tuseton. - Ehem!...
Daro elkliniĝis kaj rimarkis fore antaŭe malgrandan du etajn lumpunktojn.
- Ehm! ...
La planko, poluradita per milo da ĉifonoj, spegulis flameton. Post momento da marŝado li trovis sin antaŭ podio, sur kiu staris skribotablo kulminita per pinto de kalva kapo de akceptisto.
- Al sinjoro Ŭazirestro ... – la juna moŝto komencis etkuraĝe.
- Petantojn post la kvina. – deklamis la maljunulo per oficisteca tono ne toleranta diskuton.
Super lia kapo aperis grize manikita mano kun longa bastono montranta al egale skribita “NE-O Z168.4.8.0.5 - 168.4.8.0.7” sur granda nigra tabulo, kiun Daro nur tiam rimarkis. Subite per pezaj paŝoj almarŝis du ordoficistoj, kaptis lin sub la brakoj kaj eltrenis malantaŭ la elirpordon, kies pezo elpuŝis lin sur la straton, fermiĝante kun bruego. Indigno riĝigis liajn vangojn.
Antaŭ li staris amaso da civiluloj, kiel li taksis laŭ la preskaŭ koloraj vestaĵoj, unu post la alia.
Ankaŭ en la kontraŭa flanko de la aleo viciĝis petantoj.
Io metale klakis - li turnis kapon - la enirejo malrapide malfermiĝis. Malantaŭ ĝi streĉis muskolojn du grizaj uniformuloj.
- Sekva! – ekkriis unu el ili.
Daro korektis la aerbotelon kaj transpaŝis la sojlon. Ĉi-foje neniu ĝenis lin.
- Familia nomo! – ordonis la maljunulo, nevidebla malantaŭ la skribotablo.
- Zańo.
- Antaŭnomo!
- Daro – li fiere levis la manon kun la ringo.
- Zań ... Zań ... a, Zańo. Ni tre pardonpetas – la tono de la akceptisto subite fariĝis tiel subiĝema, ke preskaŭ glitis sur spegulo de la planko. – Kompreneble... jes ... bonvolu... – Li turnis la okulojn kiel kelnero kaptita ŝtelante kukon. – Ni tre pardonpetas... Sekuristo, ĉi tien, rapide! – li elkriis per tono emanta rekapti forflugantan reston de sia digno, kaj pli mallaŭte: – Bonvolu... ĉambro Ŭ12... Ni tre pardonpetas...
Denove el ie aperis du ordoficistoj. Ili kliniĝis kaj akompanis lin ĝis al la lifto.
- Sekva! – la eĥo alportis la tondron de la akceptisto, sonantan kvazaŭ ĝia posedanto jam reakiris la perditan forton kaj ne hezitus uzi ĝin kontraŭ ajna sekva ĝenulo.
La lifto staris malfermita. Li eniris kaj la kunfaldebla pordo fermiĝis mem. Kun longa ĝemo de la krankistoj en la kelo, la oni ekmoviĝis kaj malrapide leviĝis ĝis sub la plafono, trapasis ĝin kaj haltis sur hela kaj polurita malplena koridoro kovrita per vitro. Daro eliris kaj iris antaŭen. La vandoj estis helgrizaj, kaj la eblo direkti la marŝon estis anticipe fiksita antaŭ ol post pli malpli rojŭelo la koridoro finiĝis subite, turniĝis abrupte maldekstren kaj plonĝis malsupren laŭ longaj senfina ŝtuparo serpentumanta ĉirkaŭ dika betona kolono.
Tute malsupre sur fera tabureto perfekte egalpezite sidis balancetiĝanta oficisto. Ŝajne liaj devoj limiĝis al malofte interrompata sidpozicio, ĉar por ekstari li instigis sin per longedaŭra ĝemo. Li leviĝis, almontris pordeton kaj falis surseĝen. La pordo malfermiĝis kun siblo.
Malantaŭ ĝi en malgranda ĉambro sidis sekvulo, en iom malpli griza mantelo. Li leviĝis kaj malfermis sekvan malgrandan ŝtalan pordon kun ronda fenestreto, malantaŭ kiu oficis sekva uniformulo en tute viola mantelo. Sur hokoj ĉe lia dorso pendis surtutoj flavaj, ruĝaj kaj bluaj.
- Maskon, mantelon! – li ordonis, nekonscia al kiu li parolas. – Tien! – li almontris dratan skatolon sur peza fera tablo kaj palpis la alveninton serĉante ion ajn, kio povus eki dubojn.
- Ruĝan! – li donis al Daro ruĝan mantelon.
- Tien! – la oficisto montris al malgranda ŝtala pordo kun ronda fenestreto. Daro puŝis ĝin, ĝi malfermiĝis kun malvolema ĝemo.
Aliflanke de ĝi en eta ĉambro estis du pordoj: flava rekte antaŭe, ne tute fermiĝanta korodinta malsupre, kaj ruĝan maldekstre. Tie atendis lin maljunulo en blua mantelo kun ruĝa bendo sur la dekstra brako.
— Venu... — li ĝemis kaj ekfajrofrapis, provante ekbruligi sian porteblan lampeton. La meĉo ne ekbrulis, kaj la avo iom penis, antaŭ ol li sukcesis, kaj li puŝis la ruĝajn pordon.
Ili troviĝis en nelumigita koridoro. Ĝi kondukis al brila pordo kun frapilo en formo de homa mano tenanta globon, kaj ruĝa ”Ŭ12” alnitita super la trueto de rigardilo. Nestoro frapetis delikate: probable pro manko de forto, eble pro timo pri postsekvoj de nesufiĉe ŝmirita frapilo, kvankam plej verŝajne pro respekto antaŭ la superulo, kaj foriĝis tien, de kie li venis.
La pordo malfermiĝis, kaj kiam Daro transpaŝis la sojlon, ĝi fermiĝis malantaŭ li.
La muroj de la ĉambro estis ornamitaj per mapoj pentritaj sur metalaj platoj, fine staris preskaŭ malplena skribotablo kun nura fera taso kun vaporanta enhavo. Sub granda portreto de la Rajso mem, sur fotelo malantaŭ la skribotablo sidis maljunulo en bela ruĝa kostumo kun insigno “Ŭ12” surkudrita sur dekstra flanko. Li aspektis kvazaŭ oni ĵus vekis lin el dormeto.
- Zańo, alproksimiĝu.
Daro alproksimiĝis kaj senmoviĝis atendante.
- Montru la ringon.
Li montris.
- Bone ... – li langklakis sur fera protezo – Miraklo, ke vi trovis min. Jes ..., vi estos mia unuaranga kososo en la Departemento F.D.I.K.K.T.. Kiel fartas Johannes? – li levis brovon.
- Avo salutas vin, sinjoro – Daro senerare adaptiĝis en la situacio.
- Bone ... – li langklakis denove – Tio estas ĉio. Ni poste renkontiĝos.
La Ŭazirestro tiris orecan ŝnuron kun kvasto pendantan malantaŭ sia dorso.
Daro kliniĝis kaj iris al la elirejo, kiu malfermiĝis mem, kaj malantaŭ ĝi atendis la sama maljunulo, kiu senvorte donis al li la oficistan insignon kun la marko “Ŭ12K1S1S1”, kiun revenante junulo alfiksis al sia mantelo.
Sur la teretaĝo tri ordofunkciuloj en atentostara vico. Ili akompanis lin eksteren.
---
---
--
Rubekolo - Dan 李丹城
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko -
dandeli,
2026-05-11, 16:34
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 1 - dandeli, 2026-05-21, 14:08
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 2 - dandeli, 2026-08-29, 17:36
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 3 - dandeli, 2026-09-02, 11:21
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Karieristo - dandeli, 2026-09-03, 14:48
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Randejoj - dandeli, 2026-09-04, 17:33
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 1 - dandeli, 2026-09-05, 09:54
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 2 - dandeli, 2026-09-15, 11:15
![[image]](https://cloud-cdn.virtualo.pl/covers/small/1095949.jpg)