头像

Vortaro estas bona

作者 aŭtoro: Petro Desmet' ⌂, 来自 el: Dendermonde, Belgio 比利时登德尔蒙德, 发表于 afiŝita je 星期六, 八月 03, 2019, 01:19 (44天前) @ 多查字典
编辑: Petro Desmet', 时间: 星期六, 八月 03, 2019, 01:39

Karaj homoj,
Lernu legi!
Neniam temis pri la signifo kaj uzo de sin teni! Neniam estis iu dubo ke senti estas transitiva kaj ke normale oni esprimas la objekton.
Normala frazo estas, kaj neniu iam kontraŭdiris tion: Mi sentas min feliĉa.

La demando estis nur: ĉu oni povas foje lasi la objekton neesprimita, ĉu oni povas lasi la frazon elipsa, kaj diri: Mi sentas feliĉa (kun sama signifo). Eĉ se oni konsideras la frazon malkompleta, manka? Manka sed ne erara! Fakte la tuta diskuto reduktiĝas al distingo inter manka kaj erara!

Nu, mi trovis frazon en kiu Zamenhof mem faris ĝin: frazo citita en alia teksto.. kaj trovebla en PIV sub "falegi".

La uzo de transitiva verbo sen objekto nomiĝas en gramatiko: absoluta uzo de verbo, uzo en absoluta senco.
Kiel en: Kion vi faras? Mi legas! (Legi estas transitiva, ĉi tie tamen uzata sen objekto!)


Ankaŭ en PIV.
Kaj ĝi donas iom alian sencon al la frazo. Multe pli vasta!
Legu en PIV: absolute, 3a punkto.


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum