头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 3

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Wednesday, September 02, 2026, 11:21 (10天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Wednesday, September 02, 2026, 13:49

Rakludo vekiĝis laŭ laborista temporeĝimo, iom streĉiĝis kaj brakpuŝadis, vestiĝis, ŝlosis la pordon kaj, preterpasante iun noktan observiston, eliris eksteren. La nokto ankoraŭ daŭris. La strato estis malplena. Sur la anguloj staris lanternoj, en hermetikaj lampŝirmiloj, protektitaj kontraŭ vaporoj de la olea koto. Tra la mallumo rapidumis sola veturilo kun pasaĝero en masko, turnanta la kapon dekstren kaj maldekstren. Kiam ĝi alproksimiĝis, ĝi fiksis la okulvitrojn sur Rakludo, eble surprizite, eble suspekteme.
Li revenis al sia ĉambro kaj atendis la matenon, kuŝante sur la lito kaj rigardante la plafonon. Tuj kiam heliĝis, iu frapis sur la pordo kaj anoncis per mallaŭta voĉo:

- Bonan tagon. Estas urĝa mesaĝo por vi.

Elaste li eliĝis de la lito kaj malfermis la pordon. Malantaŭ ĝi staris kurba nokta funkciulo kun tabuleto premita al la ventro. Vidante la adresaton, li turnis ĝin, montrante iom forviŝitan skribon per etaj literoj:

“Bo an t gon Ŭ15K S54S48S20,
ekde Z168.9.7.9.5 mi invi s vin.
Ŭ15K39S54"

“Mi maltrafos la tagmanĝon” – li ektimis.

Post la matenmanĝo li denove duŝis sin, vestis sin pure kaj malsupreniris al la akceptejo por demandi pri la aktuala tempo.
La akceptisto viŝetis nebuligitajn vitrojn de sia masko, skribis sur la tabuleto “Z168.9.7.9.1” kaj turnis ĝin, por ke la gasto povu legi.
Rakludo revenis al la ĉambro kaj kuŝis iom da tempo, ĝis li decidis, ke jam pasis du panŭeloj kaj la tempo ĝustas por malsupreniri kaj atendi tie.
Li surmetis la aerbotelon kaj malsupreniris al la teretaĝo. Li sidiĝis sur longa tubo-benko apud la enirejo. Post iom da tempo el la manĝejo eksonis tinto de ĵetataj bovloj kaj bruo de kaldrono.
La akceptisto diris, ke li ĵus sendis iun por alporti la tempoinformon kaj skribis la lastan: ”Z168.9.7.9.3”. Post momento sur la ŝtuparo aperis ne tro pura funkciulo kaj malrapide aliris la tablon.
Estis jam la kvara, eble kelkajn rojŭelojn post.
Rakludo leviĝis.

- La ŝlosilon! – bobelis la akceptisto.

Li metis la ŝlosilon sur la tablon kaj eliris eksteren. Tie atendis unupersona drezino.
Ĝi veturigis lin al trietaĝa konstruaĵo kun ornama portalo. La surskribo anoncis “Ŭ15.O5”
Post mallonga kontrolo ĉe la enirejo, li haltis ĉe la fora fino de la halo. La akceptisto malantaŭ skribotablo sur betona podio, per la sola, sed atente analizanta la vizaĝon de la alveninto, okulo, almontris al la pordo, el kiu eliris iu kun ronda vizaĝo, kiun Rakludo jam vidis. Li rekonis la superulon, kiu rigardis lin tra la plafono de la uzina ĉambreto.
Preterirante la podion li rimarkis ŝtupetaron almetitan malantaŭe.
La koridoro kondukis lin al pordo kun la tabuleto “Ŭ15K39S54”.
La oficejo ne havis multajn ornamaĵojn, krom la portretoj de superuloj kaj boligilo por kafteo.

- Cirmano ... vi fariĝos mia kososo, ekde morgaŭ. – li leviĝis kaj verŝis al si trinkaĵon. – Mi permesas al vi forpaŝi.

Antaŭ la oficejo atendis persona drezino kun la marko “Ŭ15K39S54S14”. Ĝi veturigis lin al hotelo “ŬKCS.81”. La akceptejo estis klimatizita, kaj al la nova ĉambro lin kondukis preskaŭ pure aspektanta hotela servisto.

La loĝejo sur la teretaĝo ne havis ŝlosilon. Estis tie ŝaltilo por la lumo, boligilo kaj skatolo plena de kafteo-pulvoro.
En la pordo estis informa tabuleto, kaj la varman akvon ili ŝanĝis de tempo al tempo, notante sur la tabuleto la aktualan Z. Sur la tableto ĉe la fenestro, sur malgranda tabuleto estis skribite:

“Laboro Z168.9.8.1.9”

“Tio estos morgaŭ matene”, li kalkulis.

Li enŝutis, verŝis kaj sidiĝis, ne kredante al ĉi tiu subita ŝanĝo de la sorto.

“Mi fariĝis ŭokososoulo!”

Li volis kredi, ke tio vere estas plibonigo.
Por la vespermanĝo estis pladoj elekteblaj. Dum sia tuta vivo li neniam manĝis tielajn bonaĵojn. La tablon li havis nur por si kaj vivmalema kelnero, petita, alportis plian porcion.
Morgaŭe li matenmanĝis en la kantino. Estis tri buletoj de diversaj gustoj kaj kafteo.
Ĝis la eliro restis ankoraŭ multe da tempo, do li decidis okupiĝi pri korpaj ekzercoj.
Kiam ili denove ŝanĝis la akvon, li kontrolis la horon. Estis jam Z168.9.8.1.8.

# La droido admiris ilian amon al nombroj. La kalendaro, heredita el la antaŭa parto de la epoko, estis memevidenta: la sunan jaron oni dividis per dek, poste denove per dek, kaj tiel plu. Ĝi ne akordis kun la divido laŭ helo kaj malhelo ligitaj al la rotacia movo, sed eblis esprimi ĝin pure kaj regule, dum disponeblis la tempomezuriloj konstruitaj pli frue. La homa sistemo plej proksima al perfekteco, kvankam oni ankaŭ scias pri aliaj sistemoj inventitaj miloj da jaroj antaŭe, dum la Pra-unua Epoko.

Li eliris antaŭ la hotelon kaj atendis. Alveturis lia drezino, ili eniĝis inter pli bonajn konstruaĵojn, kvankam ne la centro mem.
La enirejo de la oficejo “Ŭ15K39S54S14” malfermiĝis antaŭ li, kaj interne, starantaj en vico, atendis liaj propraj kososouloj. Estis dudeko.
La akceptisto staris antaŭ ili kaj, donante al li la ŝlosilojn, diris jene:

- Bonvenon al vi, jen viaj katipuloj en kreskanta ordo.

Rakludo pro fiereco eksentis sin pli alta ol li vere estis.

- Bone – li ekaŭdis sin dirantan ordoneme.

La malfortikaj ŭokosososouloj disiris kaj la akceptisto revenis malantaŭ sian skribotablon.
Dekstre de li estis pordo, kiu aŭtomate malfermiĝis. Mallonga koridoro malantaŭ ĝi kondukis al alia, kun la marko “Ŭ15K39S54S14” kaj la emblemo de la Centra Savista Brigado. La ŝlosilo perfekte taŭgis kaj li malfermis la pordon senprobleme.
Lia propra kabineto aspektis pli bone ol tiu de lia ĉefo. Estis tie kruĉo por varma akvo kaj du bokaloj kun pulvoroj: “bananĝo” kaj “ĉoteo”. Sub lada kloŝo atendis telero, paro da manĝiloj kaj fera taso kun kovrilo. La muroj estis grizaj, kiel la betono, el kiu oni konstruis la tutan kvartalon. Malantaŭ la fotelo pendis ordonŝnuroj.

La akvo estis varma. Li verŝis al la tason la bananĝan pulvoron kaj sidiĝis malantaŭ la skribotablo.
Li turnis sin sur la fotelo kaj ekvidis pordon kun malgranda tenilo. Li turnis ĝin kaj puŝis. Interne estis ŝtupetaro etendiĝanta de truo en la planko ĝis hela elirejo en la plafono. Li decidis kontroli, kio tie estas kaj grimpis ĝis la supro.
Tie estis malgranda ronda ĉambro. Ĉe unu vando ĝi havis larĝan vitran panelon. De tie oni povis vidi la tutan oficejon, ĉiujn kabinetojn tra iliaj travideblaj plafonoj. Homoj en grizaj manteloj ĝuste iris al la kantino por manĝeto.
Sur la kontraŭa flanko de la ĉambro estis malgranda vitra aperturo. Kiam li alproksimiĝis al ĝi, diste li vidis alian, kaj en ĝi iun rigardantan rekte al li.

La savistaj teknikoj en Brembogro estis multe pli progresitaj ol en la ĉefurbo. Li venigis kelkajn kolegojn kaj rapide komencis modernigi. Kiel estro de la Centra Savista Servo li ordonis munti la dratsistemon sur oficejoj subordigitaj al li. La novaĵoj rapide disvastiĝis kaj baldaŭ lin vizitis reprezentantoj de DC interesitaj pri la detaloj de la taknikaĵo. Cirmano volonte disdonis la scion kaj ankoraŭ la ideon de portebla fajroestingilo kun akvoŝpruco puŝata de premo de aerboteloj.

# La kontraŭ-ŝtormaj instalaĵoj kovris la konstruaĵon de la dajhokoo kaj najbarajn. Omaĝe al la ne-tajnvjenhoktŭotoa inventisto oni nomis ilin cirmoj.

---

➼Klarigoj pri la projekto


---


[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum