头像

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Karieristo

作者 aŭtoro: dandeli ⌂ @, 来自 el: Pollando 波兰, 发表于 afiŝita je Thursday, September 03, 2026, 14:48 (9天前) @ dandeli
编辑: dandeli, 时间: Thursday, September 03, 2026, 15:00

ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Karieristo

6. Avideco. Karieristo

De la nature timema kaj feliĉe figure mediokra (ne altiranta al si nenecesan atenton, kaj krome: ĉiutage en oficista masko) subsubkatipulo Bjeĵviejo Remkalo ĉe la katipo de la katipo de la Ŭaziro de Industrio, alia trajto – avideco – kapablis lin mensardigi tiagrade, ke li faladis en emociajn statojn, pri kiuj, se oni lin akuzus, li neus. Li estis el la oriento de la metropolo kaj devenis el familio, en kiu regulaj manĝoj estis nediskutebla normo, tamen same hodiaŭ kiel en juneco, li dediĉis sin al la sama fascino de ajna infano el la najbarejo: li kolektadis diversajn kuriozaĵojn. Lia oficista salajro sufiĉis por regulaj vizitoj al la urba foirejo. Dum labortagoj lia kososoulo sendis tien, kaj precipe al la aŭkcia domo, sian katipulon, kaj libertage Bjeĵviejo penis mem.

Li estis tie, kiam oni elmontris la ńąćeźon. La antikvaĵo en la vitrino estis malfermita sur la paĝo kun la diketulo sidanta sur barelo. Malgraŭ la grafika allogeco, ĝi ne ŝajnis aĉetinda pro la okulfrapa maldaŭreco de la materio, el kiu ĝi estis farita. Aĉetinto por turni la paĝojn devus perdi tempon, en kiu li povus jam amuziĝi per sekvonta ludilo. Li senkonscie enmemorigis la strangan nomon, tamen aĉetis kelkajn ferajn antikvaĵojn kun fantaziaj etikedoj kaj revenis al sia plena de fatraso duobla subsubkatipula loĝejo. Li metis la akirojn sur unu el la amasoj, ĉirkaŭrigardis iom kaj elspiris kontenta pri la kreskantaj dimensioj de la kolekto, kiu jam okupis la plimulton de la ĉambroj - krom la provizejo sen fenestroj, plena de ladskatoloj kun nutraĵporcioj, en kiu li dormis. Danke al lerta sistemo de padoj, la kolekto ne ĝenis lin en la interĉambra navigado, samtempe plenigante lin per inspiro kaj deziro je pli. Li aranĝis la eksponaĵojn laŭ grandeco kaj laŭ materialoj, el kiuj ili estis faritaj, kaj ankaŭ surbaze de sia propra supozata kronologio, elpensita dum iu vespero, kiam li ŝvebis inter la eksponaĵoj, tuŝetante ilin per la pintoj de siaj fingroj, avide fiksante la rigardon sur ĉiu el ili. Objektoj el rustokovrita fero ŝajnis al li plej antikvaj, precipe tiuj kun neregulaĵoj en la formoj

Kelkfoje en la foirejo li trafis partojn, kiujn li sentis sin devigita transdoni al la Fako de Praktiko ĉe sia ŭaziro. Tie oni testis ilin koncerne ilian utilecon en plibonigo de efikeco de fabrikoj. Antaŭa subsubkatipulo ĝuste tiel kontribuis al la ricevo fare de la Ŭazirestro de Industrio de la Medalo de Maŝineco elde propraj manoj la Rajso de Ulimŭenko mem ,pro la enkonduko de ĉeno transdonanta rotacian movon de unu dentrado al alia.

Remkalo ne estis tiel bonŝanca kaj ĝis nun liaj serĉadoj ne alportis al li la revitan plirangigon al ŭazirkatipsan-oficisto. La mankon de profesiaj sukcesoj li kompensis al si per diboĉeca kolektado.

En lia juneco la mezranga oficista kariero ne permesis al li disvolvi la revojn, do dum taŭeloj la pensoj transfluis direkte al la subkonscio kaj ŝvebis tie, atendante sian tempon. La promocio al ŬKSS ŝanĝis ĉion. Nun li povis kolekti senlimigate.
Iun matenon la vorto ńąćeźo ekbrilis en lia menso kiel ankoraŭ ne inventita neono. En la infanaĝo li havis tiajn penseksplodetojn kaj ili ĉiam kondukis al sekva ideo pri eĉ pli bona akiro.
"Donaco al ŭazirestro?", dum momento li konsideris la eblecon, sed alia penso garnis ĝin kiel tegmento de dika lado.
Pense li vidis la foliojn gluitajn al vandoj kvazaŭ tapeto, kaj tiujn kun ilustraĵoj enkadritajn, pendantajn sur najloj, kie ajn li deziros kaj kie ankoraŭ estas libera loko. La deziro posedi pretige ekbruligis la menson por tuja agado.
La saman tagon, dum la tagmanĝa paŭzo, apenaŭ detenante sin por ke li ne elkuru el la oficejo, li sidiĝis apud la ŬKSS-ulo de la Buroo de Kadroj kaj Planado kaj aĉetis de li permeson por libera posttagmezo. Unu panŭelon poste li jam estis rapidumanta al la aŭkcia domo, kie oni diris al li, ke la eksponaĵo estis retirita de vendo.

Li revenis al la laborejo, uzis prokrastitan permison de unutaga propaganda ferio kaj ordonis al sia propra katipulo, ke li kontaktu la subsubkatipestron de la Fako de Informoj Kolektitaj Kaj Troviĝadantaj en la Ŭaziro de Infrastrukturo kaj Ulimŭenkejregistrado kaj la KSS-estron en la Ŭazirestro de Savado en la Fako de Okazaj Eventoj por aranĝi renkontiĝojn. La katipulo de Remkalo sendis samtempe du el siaj katipuloj, por ŝpari iom da tempo.

La subsubkatipuloj renkontiĝis la sekvan tagon en budo el plata lado proksime de la odoraĉa Okcidenta Kanalo. La deĵoranta funkciulo viŝinte vitrojn de masko ekrigardis la tabulon malantaŭ sia dorso. Ĝis post unu horo ne estis rezervado por iu ajn alia sekreta renkontiĝo kaj la sinjoroj povis konspiri senhaste. Krom tio, nenio interesis lin, ĉar li estis asignita al la oficejo de la rajso, kaj tie demandoj ne povus favore influi kurson de lia kariero.

- Ekzistas bezono – komencis Remkalo per formala tono – pri informo pri la reala sidejo de Arĥeo.
- Kvindek nutraĵporcioj kaj ok sakoj da sablo, pli kruda, ne polvo.
- Akceptite.
- Nia katipulo kontaktos la vian ĉi-semajne.
- Necesas tuj.
- Plus tri sakoj da sablo. Pretos post unu panŭelo, ĉi tie.
- Akceptite.

Sen malnecesaj vortoj ili disiĝis kaj Remkalo translokiĝis al la atendeja budo.
Precize je la ĝusta tempounuo aperis la katipulo de la subsubkatipulo, diris nur:

- Niesbaro ĉe la rando de la Okcidenta Silica Dezerto.

kaj foriris.

La sekvan renkontiĝon li havis ĝuste post panŭelo.

- Mi bezonas liberon por du semajnoj, por morgaŭ.
- Povas esti operacio, hemoroidoj. Dek kvin sakoj da sablo, sed pli kruda - la ŬKSS-ulo precize sciis pri eblecoj.
- Akceptite.

La sablon li ricevos de la subsubkatipo de la Ŭaziro de Transportfaciligpeno, kaj la novajn nutraĵporciojn, per kiuj li anstataŭigis la plej malnovajn el sia propra kolekto, de la Ŭaziro de Savado, Fako de Nutraĵporcioj.
Katipsansanuloj okupiĝis pri la loĝistiko de tiuj interŝanĝoj kaj ofte bone perlaboris per la kurtaĝo en la formo de eroj perditaj dum la transporto.

# Konspiro permesis al subsubkatipuloj regi Ulimŭenkon, ĉar la rajsoj, ŭazirestroj kaj aliaj sur la altaĵoj de la administracio okupiĝis pri plezuigo de siaj vivoj kaj nur denunco, se ĝi atingus iliajn orelojn, povus ŝanĝi la etoson de senproblemeco, en kiu ili oficis. Denuncado estis punata per degrado, krom se oni denuncis iun de pli malalta rango, kio ne estis necesa, ĉar la superulo havis absolutan potencon super siaj subuloj. Malgraŭ tio, ke la sistemo ŝajnis funkcii senriproĉe, ankaŭ la KSS-estroj, kiel ĉiu ajn, revis pri bona vivo kaj konspiris por akiri ĝin kaj ĉesi okupiĝi pri senĉesa administra vagado.

Bjeĵviejo neniam iris eksterĉefurben, do la ekspedicio okcidenten ŝajnis al li ekstreme danĝera. Li decidis varbi helpanton, sed ne de sia oficejo, ĉar tie ilin tenis nur avideco kaj timo. Li bezonis KSS-estron, prefere inklinan al ion pli ol kroman feritagon kaj kelkajn P1-oj.
Disponeblis tajnvjenhoktŭotooj de DC, sed li ne fidis ilin.
Per la fenestra poŝto li eksciis pri ulo, kiu havis estris la fajrobrigadon.

“Eble tiu tentiĝos?”

Li revenis al la oficejo kaj grimpis al la ĉambreto kun fenestro por atendi la horon de komunikado.
Kiam ĝi alvenis, li ekbruligis la lampon. Kelkajn blokdomojn for ekbrilis lumeto.

“Ĉi-tien 1 forta tasko danĝera” – li sendis per la Fingra Lingvo.
“Akceptite” – li legis la respondon.

Fine de la senŭelo li jam havis interkonsentitan renkontiĝon. Cirmano, Ŭ15K39S54S14, estis fortulo, eble sola inter ĉiuj al li konataj KSS-estroj, ne rilatis al neniu grava kaj taŭgis por la tasko kiel neniu alia.

- Permeson de la Buroo de Kadroj kaj Planado por la konstruado de savista gardejo en ĉiu kvartalo, por ĉiuj. Kaj la ekipaĵon. – Savisto malkaŝis sian prezon. Li estis subulo de katipulo tiel malgrava en la hierarkio, ke li mem ne povis tion aranĝi.
- Akceptite.

---

➼Klarigoj pri la projekto


---


[image]

--
Rubekolo - Dan 李丹城


完整帖子 kompletaj mesaĝoj:

 主题RSS Feed

powered by my little forum