ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Randejoj
ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Randejoj
6. Avideco. Randejoj
La sekvan tagon Bjeĵviejo vestis sin oficiale, kvankam li kaŝis tion sub longa, neprecipe fasonita civitana mantelo. Maskon li surmetis personan, enpakis manĝaĵojn kaj provizon da aero. En la Okcidenta Stacio por Transporto de Homoj kaj Varoj li eniris privatan drezinon kaj po 10 ŭazir-rangaj ladskatoloj li atingis foran je tri tagoj da vojaĝo finon de la okcidenta relvojo. Tie atendis Cirmano, same en griza mantelo, el sub kiu perfide elstaris kolumo de sia savista uniformo.
De tie konfuzumo po 80 ordinaraj porcioj po ĉiu pasaĝero portis ilin plu. Post tri suntagoj ili preterpasis forajn betonajn rokojn, kaj post kvin ili atingis kromregule nekotan Niesbaron.
Estis la unua fojo por ambaŭ el ili, la vojaĝo al la Okcidenta Randejo. Onidiroj cirkulantaj inter oficejoj konigis al li priskribojn de dunoj el pura polva silico.
#Infektitaj per poezio, ŝimintaj procesoroj de ARCH teksis tian ĉi penson:
“Li ne konis grincadon de silicia gruzo dezerta, nek de konkoj ĉe marbordo sala”.
La transportilo haltis ĉe la rando de areto da teretaĝaj domaĉoj.
La konstruaĵo estis solide nitita, griza kaj ĉirkaŭita de barilo el ondumita lado, malalta barako nedistingebla de la ceteraj najbaraj konstruaĵoj.
“Ilia riĉeco certe ebligas pli ol tio”, ekpensis Remkalo.
Por faciligi al si la taskon, li demetis la mantelon kaj en la serikala aŭro li lasis sin konduki al la sidejo de la Socio Arĥeo. Rakludo iris malantaŭ li, penante aspekti minaca.
Vendo de artefaktoj neniam ĉesis alporti profitojn, sed Arĥeo ne penis allogi al Niesbaro profitavidajn ĉasistojn de nepagitaj impostoj de la Fako de Civitanspurado.
Ekstere staris grupo de samaspektaj ajnuloj. Por faciligi al si la taskon, la oficisto demetis la mantelon kaj en tiel serikaleca etoso lasis sin konduki al la sidejo de la Societo Archeo. Raklud sekvis lin, penante aspekti minaca.
La pordego apenaŭ pendis sur la ĉarniroj, kaj la pado al la enirejo kondukis tra amasoj da fera rubo.
La muroj ne aspektis hermetikaj, sed la siblo dum la malfermado de la pordo malkaŝis ĉeeston de propra atmosfero. Bjeĵviejo demetis la maskon kaj postulis de la barba akceptisto, ke oni tuj konduku lin al la prezidanto de la Socio. La etoso de registareca potenco, kiun disvastigis la ŭazir-ranga uniformo, atingis la celitan efikon, kiel li pensis. La akceptisto, malgraŭ la distanco apartiganta lin de la ĉefurbo, kondutis kiel ĉiu ajna akceptisto — kvazaŭ ili ĉiuj estus ligitaj per travideblaj fadenoj. Li ekmoviĝis kun malemo kaj enuiga mieno, bone kaŝita sub densa vizaĝhararo.
Fine de la longa koridoro, kovrita per ruĝa tapiŝo kun fantaziaj desegnoj, malantaŭ feraj pordoj ornamitaj per flugilhavaj monstretoj, figuroj kun longaj haroj kaj tubetoj ĉe buŝetoj, kaj tabuleto kun klare brulskribita “PZIDANTO”, lin akceptis barba, neambicia kaj sincere mediokra Prezidanto Mardeno Barcjo mem. En Arĥeo ĉiuj portis barbojn, ĝenerale uzatajn por senpolvigi objektojn kolektaditajn dum la taŭeloj de ekzistado de Arĥeo, sed la barbo de la ĉefo estis pli mallonga kaj pli pura ol tiu de ceteraj.
“Nebone nutritaj savistoj.” – trapasis tra menso de Rakludo, kaj tiu de Remkal:
“Ili aspektas kiel senlaboraj drezinistaĉoj.”
- Nome de la Ŭazirestro mi postulas, ke oni montru al mi la ńąćeźon!
- Kompreneble, sinjoro oficisto – la prezidanto de Arĥeo atente ekrigardis la insignon alpinglitan sur la dekstra flanko de la uniformo de la oficisto. – Ŭ2K2S1S3.
- Subkatip… katipulo Remkal! – la vorto “sinjoro” tiel delonge elmodiĝis en la ĉefurbo, ke ĝi fariĝis rapida maniero rekoni forprovincan devenon de interparolanto.
- Jes, kompreneble, sinjoro... katipulo. Kiun ńąćeźon vi deziras vidi? Ni havas multajn ńąćeźojn de plej bona kvalito. – li ĵetis rigardon al la fortulo en uniformo staranta malantaŭ la oficisto. Esplorante la situacion li enpense penis eltiri el la monujo de la gasto kiom eble plej multe sen risko de posta inspekto de la entrepreno.
- La ńąćeźon! – Bjeĵviejo ne havis sperton pri tio, sed li penis soni ordonemege, kvazaŭ li parolus al sia subkatipulo, kiun li ja neniam renkontis nek renkontos.
“Kun oficistoj oni neniam ŝercu.”, tra la cerbo de Mardeno trafulmis averto, “Pli bone nesufiĉe ol tro. Kvankam aliflanke li venis kun malgranda eskorto, verŝajne li estas en ferio. Eble ceteraj venos ĉi tien sekve? Serikala provoko?”, li konsideris.
La Prezidanto hezitis, sed ne montris tion. Singarde li turnis sin kaj ektiretis unu el ŝnuroj pendantaj de la plafono apud la malantaŭa muro, sur kiu videblis ankoraŭ: la portreto de Rajso de Ulimŭenko Depsa Kfenga en iam brila flaviĝinta kadro de serikala modelo, kaj pli malgranda, en plasta kadro kun floroj elfosita el subtera ruino de iu oficejo en la malnova ĉefurbo portreto de la unua prezidanto de Arĥeo kun nomo pro la foreco de tiuj tempoj rekonstruita je “Ĥiŝoo”. Estis tie ankaŭ malgranda bildo de kalva sinjoro subskribita “Sostaker Ptalon”.
Post momento en la pordo aperis polvokovrita grizhara barbulo kun pala rigardo kaj malgranda olea lampo en la mano. Li portis eluzitan bluan jakon. Per paŝoj senkarakteraj, preskaŭ palpe, li kondukis la gastojn tra nelumigita labirinto de koridoroj al malantaŭo de la konstruaĵo, kiel povus ŝajni.
Tie, malantaŭ pezaj pordoj en nelumigita salono – vasta, kion oni povis dedukti el la eĥo ripetanta la krakon de la fero kontraŭ la kadro – de tenebro aperis granda pavilono. La laboristo ekbruligis kelkajn lampojn pendantajn sur la muroj. La konstruaĵo estis farita el vitropecoj de diversaj grandecoj, kaj enhavis vicon da solidaj feraj tabloj, sur kiuj estis aranĝitaj plej malbone vendataj eksponaĵoj, forigitaj de la ekspozicio antaŭ la aŭkciejo de la Socio Arĥeo en la ĉefurbo, al kiuj la Prezidanto havis inklinon. Estis tiu inklino, kiu savis ilin de forĵeto sur la unu de la rubamasoj ekstere. Sur la planko, en plej malhela angulo de la ĉambro, troviĝis travidebla kubo kun randoj el ŝtalaj platferoj, kaj en ĝi, sur rusta apogilo, kuŝis malfermitaj al la malalta plafono flavecaj folioj kunigitaj laŭ unu rando, bindita en pli malhela materialo, plenaj de ekzotaj formoj kaj misteraj simboloj.
En Bjeĵviejo ekbolis la sango. Li ekiris al la miraklaĵo.
- Ten...– ekhezitis la maljunulo, timigita de la subita movo de la oficisto, la rango de ĉi tiu vizito kaj la risko de damaĝo de la kolektaĵaro de la ĉefo mem - …ere…
La oficisto ĵetis al li riproĉan rigardon, kaptis per unu mano la randon de la artefakto, kaj per la alia turnis kelkajn paĝojn.
La grasa knabo sidanta sur la barelo altiris lian atenton. Tio kaj ankoraŭ unu bildo prezentanta fontanon kaj la samon en sekco.
"Grandioza!!" – liaj okuloj ekbrilis, sed li regis sin kaj konservis seriozan mienon.
El la poŝo li elprenis grizan sakon kaj jam volis oficistece eksklami: “Oni rekvizicias.”, sed imaginte sin mem ŝtelirantan tra grizaj stratoj, riskante ke iu oficisto dum rutina kontrolo demandos lin, kion li kaŝas sub la mantelo, ektimis kaj haltigis la vortojn antaŭ ol ili atingis la voĉkordojn.
Li sidiĝis sur fera tabureto kaj koncentriĝis pri admirado de la volumo. Ankaŭ la asistanto sidiĝis, kvankam li aspektis kvazaŭ li tuj leviĝos kaj senpolvigos per la barbo iun el la kolektaĵoj. Rakludo staris kaj atendis, naŭzita kaj enuigita.
Post iom da tempo Remkalo eliĝis el la tranco kaj kapjesis al la maljunulo. Li ordonis konduki sin reen al la prezidanto. Ili sekvis la labirinton de koridoroj, kiun la malgranda barako de la Socio ŝajne ne kapablis enteni.
Prezidanto Barcjo ne demandis. Li atendis, elpensante diversajn scenarojn, en kiuj li marĉandos kontentigan prezon.
- Kvindek 1P, ŭazir-rangajn. – ĵetis la oficisto.
- Bonvolu pardoni, sed tio estas mia persona kolekt... – timide komencis Mardeno.
- Ducent kaj neniun skatolon pli! – Bjeĵviejo jam volegis forveturi kaj komenci tapeti la murojn per la paĝoj de la artefakto.
- Sed...
- Ducent!
- Kompreneble, estimata katipulo, kompreneble. – paceme finis la Prezidanto.
---
---
--
Rubekolo - Dan 李丹城
完整帖子 kompletaj mesaĝoj:
- Novelo: ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - eta enkonduko -
dandeli,
2026-05-11, 16:34
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 1 - dandeli, 2026-05-21, 14:08
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 2 - dandeli, 2026-08-29, 17:36
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 5. Savisto , parto 3 - dandeli, 2026-09-02, 11:21
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Karieristo - dandeli, 2026-09-03, 14:48
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 6. Avideco, Randejoj - dandeli, 2026-09-04, 17:33
- ĈIOMOPO KOSMA - Arkivisto - 7. Juna moŝto, parto 1 - dandeli, 2026-09-05, 09:54
![[image]](https://cloud-cdn.virtualo.pl/covers/small/1095949.jpg)