Hodiaŭa Manĝo.
Supo: bonegan tomatosupon laŭ Toskana maniero ni ricevis kaj manĝis.
Toskanujo estas regiono en centro de Italujo.
Mi supozas, kvazaŭ certas, ke estas regiono ankaŭ de pimentoj kaj paprikoj, ĉar certe ili estis uzataj por la supo.
Vespere ni denove ĝuos ĝin, ĉar tagmeze ni ĉiam dividas inter ni nur unu porcion!
La duan ni konservas do por vespere!
Plado estis malgrandaj terpompecetoj, kvadrate malgrande tranĉitaj, unu kvadratcentimetre, kaj bakitaj.
En nia lando terpomoj estas la bazo de la manĝo, relative grandkvante.
La manĝoplado ĉiam pezas ĉirkaŭ 500 gramojn, la pezo estas indikita sur la ujo.
Ĝi estas varme liverita.
Viando estis kokidaĵoj sur ligna stangeto kaj la viandostangeto kuŝis en spica saŭca legommiksaĵo. (kubetoj de tomatoj, cepoj, kukurbetoj).
Francoj nomas tion ratatouille (ratatujo) sed ne timu, tio ne havas rilaton kun ratoj.
Mi serĉos en la vortaro kieĵ oni tradukas ĝin! Le Puil tradukas ratatuaĉo, sed tio estas ĉar oni ankaŭ uzas la vorton por kritiki manĝaĵon!
Li ankaŭ mencias ratatujo, sed tio estas laŭ mi netaŭga neologismo tute ne bezonata!
Legommiksaĵo stufita certe estas pli klara.
Deserto: kiel kutime... sed ĉar oranĝo mankis ni dividis (ni ĉiam ĉion dividas!) bonan sukan piron!
Ĝis morgaŭ!
Petro.
完整帖子:
- Bedaŭro -
Petro Desmet',
2021-06-24, 20:34
- Bedaŭro回复回答 - 明, 2021-06-25, 15:41
- Bedaŭro -
Mi,
2021-06-25, 15:46
- Bedaŭro -
Petro Desmet',
2021-06-25, 21:22
- Bedaŭro -
Mi,
2021-06-25, 23:23
- Bedaŭranta Mio, - Petro Desmet', 2021-06-28, 18:00
- Bedaŭro -
Mi,
2021-06-25, 23:23
- Bedaŭro -
Petro Desmet',
2021-06-25, 21:22
- Bedaŭro -
gajo,
2021-06-26, 10:35
- Ĝoja rerenkontiĝo -
Petro Desmet',
2021-06-26, 14:48
- Ĝoja rerenkontiĝo -
gajo,
2021-06-28, 09:13
- Geamikoj komprenu kaj pripensu! - Petro Desmet', 2021-06-28, 17:18
- Ĝoja rerenkontiĝo -
gajo,
2021-06-28, 09:13
- Ĝoja rerenkontiĝo -
Petro Desmet',
2021-06-26, 14:48
- Ne estas forŝiro de elefanta haŭto, kredu min! -
Petro Desmet',
2021-06-28, 19:39
- Hodiaŭa Manĝo. - Petro Desmet', 2021-06-29, 22:46